Publicidade

2 Samuel 20

IRB20

1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon. 2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.

3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien. 5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li. 6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj. 7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron. 16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas. 18 Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20 Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.

23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.

Ribellione di Seba. Amasa, antico capo dell’esercito di Absalom, ucciso da Ioab. Morte di Seba

1 Ora si trovava un uomo scellerato di nome Seba, figlio di Bicri, un Beniaminita, il quale suonò la tromba, e disse: "Noi non abbiamo nulla da spartire con Davide, non abbiamo nulla in comune con il figlio d’Isai! O Israele, ciascuno alla sua tenda!". 2 E tutti gli uomini d’Israele ripresero la via delle alture, separandosi da Davide per seguire Seba, figlio di Bicri; ma quelli di Giuda non si staccarono dal loro re, e lo accompagnarono dal Giordano fino a Gerusalemme. 3 Quando Davide fu giunto a casa sua a Gerusalemme, prese le dieci concubine che aveva lasciato a custodia della casa e le fece rinchiudere. Egli somministrava loro gli alimenti, ma non si accostava a loro; rimasero così rinchiuse, vivendo come vedove, fino al giorno della loro morte. 4 Poi il re disse ad Amasa: "Radunami tutti gli uomini di Giuda entro tre giorni; e tu trovati qui". 5 Amasa dunque partì per radunare gli uomini di Giuda; ma tardò oltre il tempo fissato dal re. 6 Allora Davide disse ad Abisai: "Seba, figlio di Bicri, ci farà adesso più male di Absalom; prendi tu la gente del tuo signore e inseguilo affinché non trovi delle città fortificate e ci sfugga". 7 Abisai partì, seguito dalla gente di Ioab, dai Cheretei, dai Peletei, e da tutti gli uomini più valorosi; e uscirono da Gerusalemme per inseguire Seba, figlio di Bicri. 8 Si trovavano nei pressi della grande pietra che è a Gabaon, quando Amasa venne loro incontro. Ora Ioab indossava la sua veste militare sulla quale portava una spada che, attaccata al cinturino, gli pendeva dai fianchi nel suo fodero; mentre Ioab si faceva avanti, la spada gli cadde. 9 Ioab disse ad Amasa: "Stai bene, fratello mio?". E con la destra prese Amasa per la barba, per baciarlo. 10 Amasa non fece attenzione alla spada che Ioab aveva in mano; e Ioab lo colpì al ventre così che gli intestini si sparsero per terra; non lo colpì una seconda volta, perché morì. Poi Ioab e Abisai, suo fratello, si misero a inseguire Seba, figlio di Bicri. 11 Uno dei giovani di Ioab era rimasto presso Amasa, e diceva: "Chi vuole bene a Ioab e chi è per Davide segua Ioab!". 12 Intanto Amasa si rotolava nel sangue in mezzo alla strada. E quell’uomo vedendo che tutto il popolo si fermava, trascinò Amasa fuori della strada in un campo e gli buttò addosso un mantello, perché aveva visto che tutti quelli che gli arrivavano vicino si fermavano; 13 ma quando fu tolto dalla strada, tutti passavano al seguito di Ioab per inseguire Seba figlio di Bicri. 14 Ioab attraversò tutte le tribù d’Israele fino ad Abel e a Bet-Maaca. Tutto il fior fiore degli uomini si radunò e lo seguì. 15 E vennero e assediarono Seba ad Abel-Bet-Maaca, e innalzarono contro la città un terrapieno che dominava le fortificazioni e tutta la gente che era con Ioab scavava le mura per abbatterle. 16 Allora una donna di buon senso gridò dalla città: "Udite, udite! Vi prego, dite a Ioab di avvicinarsi, perché gli voglio parlare!". 17 E quando si fu avvicinato, la donna gli chiese: "Sei tu Ioab?". Egli rispose: "Sono io". Allora lei gli disse: "Ascolta la parola della tua serva". Egli rispose: "Ascolto". 18 E lei riprese: "Una volta si diceva: Si domandi consiglio ad Abel!e la questione era risolta. 19 Abel è una delle città più pacifiche e più fedeli in Israele; e tu cerchi di far perire una città che è una madre in Israele. Perché vuoi distruggere l’eredità dell’Eterno?". 20 Ioab rispose: "Lungi, lungi da me l’idea di distruggere e di guastare. 21 Il fatto non sta così; ma un uomo della regione montuosa d’Efraim, di nome Seba, figlio di Bicri, ha alzato la mano contro il re, contro Davide. Consegnatemi lui solo e io mi allontanerò dalla città". E la donna disse a Ioab: "Ecco, la sua testa ti sarà gettata dalle mura". 22 Allora la donna si rivolse a tutto il popolo con il suo saggio consiglio; e quelli tagliarono la testa a Seba, figlio di Bicri, e la gettarono a Ioab. E questi fece suonare la tromba; tutti si dispersero lontano dalla città e ognuno se ne andò alla sua tenda. E Ioab tornò a Gerusalemme presso il re. 23 Ioab era a capo di tutto l’esercito d’Israele; Benaia, figlio di Ieoiada, era a capo dei Cheretei e dei Peletei; 24 Adoram era preposto ai tributi; Giosafat, figlio di Ailud, era archivista; 25 Sceia era segretario; Sadoc e Abiatar erano sacerdoti; e anche Ira di Iair era ministro di stato di Davide.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-