1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi estas por la homo: 2 se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas — ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. 3 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus — tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito. 4 Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo. 5 Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis — al li estas pli trankvile ol al tiu. 6 Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros? 7 Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla. 8 Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj? 9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li. 11 Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo? 12 Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?
1 C’è un male che ho visto sotto il sole e che grava di frequente sugli uomini: 2 eccone uno a cui Dio dà ricchezze, tesori e gloria, al punto che nulla manca alla sua anima di tutto ciò che può desiderare, ma Dio non gli dà il potere di goderne; ne gode uno straniero. Ecco una vanità e un male grave. 3 Se uno generasse cento figli, vivesse molti anni tanto che i giorni dei suoi anni si moltiplicassero, se l’anima sua non si sazia di beni ed egli non ha sepoltura, io dico che un aborto è più felice di lui; 4 poiché l’aborto nasce invano, se ne va nelle tenebre, e il suo nome resta coperto di tenebre; 5 non ha neppure visto né conosciuto il sole, e tuttavia ha più riposo di quell’altro. 6 Anche se questi vivesse due volte mille anni, se non gode benessere, che vantaggio ne avrebbe? Non va tutto a finire in uno stesso luogo?
7 Tutta la fatica dell’uomo è per la sua bocca, tuttavia il suo appetito non è mai sazio. 8 Che vantaggio ha il saggio sullo stolto? O che vantaggio ha il povero che sa come comportarsi alla presenza dei viventi? 9 Vedere con gli occhi vale più di lasciare vagare i propri desideri. Anche questo è vanità e un correre dietro al vento. 10 Ciò che esiste è già stato chiamato per nome da tempo, ed è noto che cosa l’uomo è, e che non può contendere con colui che è più forte di lui. 11 Moltiplicare le parole vuol dire moltiplicare la vanità; che vantaggio ne viene all’uomo? 12 Infatti, chi può sapere ciò che è buono per l’uomo nella sua vita, durante tutti i giorni della sua vita vana, che egli passa come un’ombra? E chi sa dire all’uomo ciò che sarà dopo di lui sotto il sole?