Publicidade

Eclesiastes 11

IRB20

1 Elsendu vian panon sur la akvon; ĉar post longa tempo vi ĝin retrovos. 2 Donu parton al sep, kaj al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero. 3 Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis. 4 Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos. 5 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras. 6 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio alio estos pli ĝusta, ĉu ambaŭ egale estos bonaj. 7 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. 8 Ĉar se multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.

9 Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo. 10 Tial forpelu malĝojon de via koro, kaj forigu malagrablaĵon de via korpo; ĉar la infaneco kaj la juneco estas vantaĵo.

Del fare il bene mentre se ne ha tempo

1 Getta il tuo pane sulle acque, perché dopo molto tempo lo ritroverai. 2 Fanne parte a sette, e anche a otto, perché tu non sai che male può avvenire sulla terra. 3 Quando le nuvole sono piene di pioggia, la riversano sulla terra; se un albero cade verso il sud o verso il nord, dove cade, rimane. 4 Chi bada al vento non seminerà; chi guarda alle nuvole non mieterà. 5 Come tu non conosci la via del vento, come si formino le ossa in grembo alla donna incinta, così non conosci l’opera di Dio, che fa tutto. 6 Fin dal mattino semina la tua semenza, e la sera non dare riposo alle tue mani; poiché tu non sai quale dei due lavori riuscirà meglio: se questo o quello, o se entrambi saranno ugualmente buoni.

7 La luce è dolce, ed è cosa piacevole agli occhi vedere il sole. 8 Se dunque un uomo vive molti anni, si rallegri tutti questi anni e pensi ai giorni delle tenebre, che saranno molti; tutto quello che avverrà è vanità.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-