Publicidade

Gênesis 39

IRB20

1 Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Iŝmaelidoj, kiuj venigis lin tien. 2 Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto. 3 Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke ĉion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano. 4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis. 5 Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super ĉio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super ĉio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo. 6 Kaj li lasis ĉion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela. 7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kuŝiĝu kun mi. 8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; 9 neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio? 10 Dum ŝi paroladis al Jozef ĉiutage kaj li ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi, 11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo; 12 tiam ŝi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kuŝiĝu kun mi. Sed li lasis sian veston en ŝiaj manoj kaj forkuris for el la domo. 13 Kaj kiam ŝi vidis, ke li lasis sian veston en ŝia mano kaj forkuris el la domo, 14 ŝi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; ĉi tiu venis al mi, por kuŝiĝi kun mi; sed mi ekkriis per laŭta voĉo; 15 kaj kiam li aŭdis, ke mi ekkriis per laŭta voĉo, li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo. 16 Kaj ŝi kuŝigis lian veston apud si, ĝis lia sinjoro venis en sian domon. 17 Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo. 19 Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo tiam li forte ekkoleris. 20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo. 21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. 22 Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef ĉiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj ĉio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo. 23 La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, ĉar la Eternulo estis kun li; kaj ĉion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.

Giuseppe in Egitto

1 Giuseppe fu condotto in Egitto; e Potifar, ufficiale del Faraone, capitano delle guardie, un Egiziano, lo comprò da quegli Ismaeliti che lo avevano portato. 2 L’Eterno fu con Giuseppe, il quale prosperava e stava in casa del suo signore, l’Egiziano. 3 E il suo signore vide che l’Eterno era con lui, e che l’Eterno gli faceva prosperare nelle mani tutto quello che intraprendeva. 4 Giuseppe entrò nelle sue grazie, e si occupava del servizio personale di Potifar, il quale lo fece maggiordomo della sua casa, e gli mise nelle mani tutto quello che possedeva. 5 E da quando lo fece maggiordomo della sua casa, e gli affidò tutto quello che possedeva, l’Eterno benedisse la casa dell’Egiziano, per amore di Giuseppe; e la benedizione dell’Eterno riposò su tutto quello che lui possedeva, in casa e in campagna. 6 Potifar lasciò tutto quello che aveva nelle mani di Giuseppe; e non si occupava più di nessuna cosa, tranne che del cibo che mangiava. Ora Giuseppe era di presenza avvenente e di bell’aspetto.

Giuseppe in carcere

7 Dopo queste cose avvenne che la moglie del signore di Giuseppe gli mise gli occhi addosso, e gli disse: "Unisciti a me". 8 Ma lui rifiutò e disse alla moglie del suo signore: "Ecco, il mio signore non mi chiede conto di nulla che è nella casa, e ha messo nelle mie mani tutto quello che ha; 9 lui stesso non è più grande di me in questa casa; e non mi ha vietato nulla, tranne che te, perché sei sua moglie. Dunque, come potrei fare questo grande male e peccare contro Dio?". 10 E, benché lei gliene parlasse ogni giorno, Giuseppe non acconsentì, a unirsi a stare con lei. 11 Un giorno egli entrò in casa per fare il suo lavoro; e non c’era nessuno della gente di casa; 12 lei lo afferrò per la veste, e gli disse: "Unisciti a me". Ma lui le lasciò la veste in mano, e fuggì fuori. 13 Quando lei vide che le aveva lasciato la veste in mano e che era fuggito fuori, 14 chiamò la gente della sua casa, e parlò loro così: "Vedete, ci ha portato in casa un Ebreo per prendersi gioco di noi; egli è venuto da me per unirsi a me, ma io ho gridato a gran voce. 15 E quando egli ha udito che io alzavo la voce e gridavo, mi ha lasciato qui la sua veste, ed è fuggito fuori". 16 E tenne accanto a la veste di lui, finché il suo signore non fu tornato a casa. 17 Allora lei gli parlò in questa maniera: "Quel servo ebreo che tu ci hai portato, è venuto da me per prendersi gioco di me. 18 Ma quando io ho alzato la voce e ho gridato, lui mi ha lasciato qui la sua veste ed è fuggito fuori". 19 Quando il signore di Giuseppe ascoltò le parole di sua moglie che gli diceva: "Il tuo servo mi ha fatto questo!", s’infiammò d’ira. 20 Allora il signore di Giuseppe lo prese e lo mise nella prigione, nel luogo dove si tenevano chiusi i carcerati del re. Egli fu dunque in quella prigione. 21 Ma l’Eterno fu con Giuseppe e mostrò la sua benignità in suo favore, attirando su di lui le grazie del governatore della prigione. 22 E il governatore della prigione affidò alla sorveglianza di Giuseppe tutti i detenuti che erano nel carcere; e non si faceva nulla senza di lui. 23 Il governatore della prigione non rivedeva niente di quello che era affidato a lui, perché l’Eterno era con lui, e l’Eterno faceva prosperare tutto quello che egli intraprendeva.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-