1 Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj, 2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi. 3 Kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj. 4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj; 5 kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon: 6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado. 7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero. 8 Kaj Mi faros ĉi tiun urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj mokos ĉiujn ĝiajn frapojn. 9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj. 10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi; 11 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado. 12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo: 15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.
1 Così ha detto l’Eterno: "Va’, compra una brocca di terracotta da un vasaio e prendi con te alcuni degli anziani del popolo e degli anziani dei sacerdoti; 2 recati nella valle del figlio di Innom che è all’ingresso della porta dei Vasai, e là proclama le parole che io ti dirò.
3 Dirai così: ‘Ascoltate la parola dell’Eterno, o re di Giuda, e abitanti di Gerusalemme! Così parla l’Eterno degli eserciti, l’Iddio d’Israele: Ecco, io faccio venire sopra questo luogo una calamità, che farà stordire gli orecchi di chi ne udrà parlare; 4 poiché mi hanno abbandonato, hanno profanato questo luogo e vi hanno offerto profumi ad altri dèi, che né essi, né i loro padri, né i re di Giuda hanno conosciuto, e hanno riempito questo luogo di sangue di innocenti; 5 hanno costruito degli alti luoghi a Baal, per bruciare nel fuoco i loro figli in olocausto a Baal; cosa che io non avevo comandato, della quale non avevo mai parlato, e che non mi era mai venuta in cuore. 6 Perciò, ecco, i giorni vengono’, dice l’Eterno, ‘che questo luogo non sarà più chiamato Tofet, né la valle del figlio di Innom, ma la valle del Massacro. 7 Io renderò vani i disegni di Giuda e di Gerusalemme in questo luogo, e farò in modo che costoro cadano per la spada davanti ai loro nemici, e per mano di quanti cercano la loro vita; e darò i loro cadaveri in pasto agli uccelli del cielo e alle bestie della terra. 8 Farò di questa città una desolazione, un oggetto di scherno; chiunque passerà presso di lei rimarrà stupito e si metterà a fischiare per tutte le sue piaghe. 9 E farò mangiare loro la carne dei loro figli e la carne delle loro figlie, e mangeranno la carne gli uni degli altri, durante l’assedio e l’angoscia in cui li stringeranno i loro nemici e quelli che cercano la loro vita’.
10 Poi tu spezzerai la brocca alla presenza di quegli uomini che saranno andati con te, e dirai loro:
11 ‘Così parla l’Eterno degli eserciti: Così spezzerò questo popolo e questa città, come si spezza un vaso di vasaio, che non si può più riparare; e si seppelliranno i morti a Tofet, per mancanza di spazio per seppellire. 12 Così’, dice l’Eterno, ‘farò a questo luogo e ai suoi abitanti, rendendo questa città simile a Tofet. 13 Le case di Gerusalemme, e le case dei re di Giuda, saranno come il luogo di Tofet, immonde; tutte le case, cioè, sopra i cui tetti essi hanno offerto profumi a tutto l’esercito del cielo, e hanno fatto libazioni ad altri dèi’".
14 Geremia tornò da Tofet, dove l’Eterno lo aveva mandato a profetizzare; si fermò nel cortile della casa dell’Eterno e disse a tutto il popolo: 15 "Così parla l’Eterno degli eserciti, l’Iddio d’Israele: ‘Ecco, io faccio venire sopra questa città e sopra tutte le città che da lei dipendono tutte le calamità che ho annunciato contro di lei, perché hanno indurito il loro collo, per non dare ascolto alle mie parole’".