1 Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo. 2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3 Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo. 4 Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias. 5 Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo. 6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto. 7 Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 8 Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos. 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango. 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis. 12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn. 13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis. 14 Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito? 15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas. 17 Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono! 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn. 19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis? 20 Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita. 21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24 kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo. 26 Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj. 31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres. 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton. 33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos. 34 Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj. 36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis. 37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo. 38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo. 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj! 40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab. 41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado. 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo. 43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo. 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo. 45 Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj. 46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj. 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.
1 Riguardo a Moab.
Così parla l’Eterno degli eserciti, l’Iddio d’Israele: "Guai a Nebo! poiché è devastata; Chiriataim è coperta di vergogna, è presa; Misgab è coperta di vergogna e sbigottita. 2 Il vanto di Moab non è più; in Chesbon macchinano del male contro di lui: ‘Venite, distruggiamolo e non sia più nazione’. Tu pure, o Madmen, sarai ridotta al silenzio; la spada ti inseguirà. 3 Delle grida vengono da Coronaim: ‘Devastazione e gran rovina!’. 4 Moab è infranto, i suoi piccini fanno udire le loro grida. 5 Poiché su per la salita di Luit si piange, si sale piangendo perché giù per la discesa di Coronaim si ode il grido angoscioso della fuga. 6 Fuggite, salvate le vostre persone, siano esse come una tamerice nel deserto! 7 Poiché, siccome ti sei confidato nelle tue opere e nei tuoi tesori, anche tu sarai preso; Chemos sarà deportato con i suoi sacerdoti e con i suoi capi. 8 Il devastatore verrà contro tutte le città e nessuna città scamperà; la valle perirà e la pianura sarà distrutta, come l’Eterno ha detto. 9 Date delle ali a Moab, poiché bisogna che voli via; le sue città diventeranno una desolazione, non vi abiterà più nessuno. 10 Maledetto chi fa l’opera dell’Eterno fiaccamente, maledetto colui che trattiene la spada dallo spargere il sangue!
11 Moab era tranquillo fin dalla sua giovinezza, riposava come vino sulla sua feccia, non è stato travasato da vaso a vaso, non è andato in esilio; per questo ha conservato il suo sapore e il suo profumo non si è alterato. 12 Perciò ecco, i giorni vengono", dice l’Eterno, "che io gli manderò dei travasatori che lo travaseranno; svuoteranno i suoi vasi, frantumeranno le sue anfore. 13 Moab avrà vergogna di Chemos, come la casa d’Israele ha avuto vergogna di Betel, in cui aveva riposto la sua fiducia. 14 Come potete dire: ‘Noi siamo uomini prodi, uomini valorosi per la battaglia?’. 15 Moab è devastato; le sue città salgono in fumo, il fiore dei suoi giovani scende al macello", dice il re, che si chiama l’Eterno degli eserciti. 16 "La calamità di Moab sta per giungere, la sua sciagura avanza velocemente. 17 Compiangetelo voi tutti che lo circondate, e voi tutti che conoscete il suo nome dite: ‘Come si è spezzato quel forte scettro, quel magnifico bastone?’. 18 O figlia che abiti in Dibon, scendi dalla tua gloria, siedi sul suolo riarso, poiché il devastatore di Moab sale contro di te, distrugge le tue fortezze. 19 O tu che abiti in Aroer, fermati per la strada, e guarda; interroga il fuggiasco e colei che scampa, e di’: ‘Che è successo?’. 20 Moab è coperto di vergogna, perché è infranto; lanciate urla! gridate! annunciate sull’Arnon che Moab è devastato! 21 Un castigo è venuto sul paese della pianura, sopra Colon, sopra Iaas, su Mefaat, 22 su Dibon, su Nebo, su Bet-Diblataim, 23 su Chiriataim, su Bet-Gamul, su Bet-Meon, 24 su Cheriot, su Bosra, su tutte le città del paese di Moab, lontane e vicine. 25 Il corno di Moab è tagliato, il suo braccio è spezzato", dice l’Eterno. 26 "Inebriatelo, poiché egli si è innalzato contro l’Eterno, si rotoli Moab nel suo vomito e diventi anche egli un oggetto di scherno! 27 Israele non è forse stato per te un oggetto di scherno? Era forse stato trovato fra i ladri, che ogni volta che parli di lui tu scuoti il capo? 28 Abbandonate le città e andate a stare nelle rocce, o abitanti di Moab! Siate come le colombe che fanno il loro nido sull’orlo dei precipizi.
29 Noi abbiamo udito l’orgoglio di Moab, l’orgogliosissimo popolo, la sua arroganza, la sua superbia, la sua fierezza, l’alterigia del suo cuore. 30 Io conosco la sua tracotanza", dice l’Eterno, "che non è fondata; il suo vantarsi non ha approdato a nulla di stabile.
31 Perciò, io alzo un lamento su Moab, mando grida per tutto Moab; perciò si geme per quelli di Chir-Eres. 32 O vigna di Sibma, io piango per te ancora più che per Iazer; i tuoi rami andavano oltre il mare, arrivavano fino al mare di Iazer; il devastatore è piombato sui tuoi frutti d’estate e sulla tua vendemmia. 33 La gioia e l’allegrezza sono scomparse dalla fertile campagna e dal paese di Moab; io ho fatto venire meno il vino nei tini; non si pigia più l’uva con grida di gioia; il grido che si ode non è più il grido di gioia. 34 Gli alti lamenti di Chesbon giungono fino a Eleale; si fanno udire fin verso Iaas; da Soar fino a Coronaim, fino a Eglat-Selisia; perfino le acque di Nimrim sono prosciugate. 35 Io farò venire meno in Moab", dice l’Eterno, "chi sale sull’alto luogo e chi offre profumi ai suoi dèi. 36 Perciò il mio cuore geme per Moab come gemono i flauti, il mio cuore geme come gemono i flauti per quelli di Chir-Eres, perché tutto quello che avevano ammassato è perduto. 37 Poiché tutte le teste sono rasate, tutte le barbe sono tagliate, su tutte le mani ci sono delle incisioni, e sui fianchi dei sacchi. 38 Su tutti i tetti di Moab e nelle sue piazze, dappertutto è lamento; poiché io ho frantumato Moab, come un vaso di cui non si fa nessuna stima", dice l’Eterno. 39 "Come è stato infranto! Urlate! Come Moab ha voltato vergognosamente le spalle! Come Moab è diventato lo scherno e lo spavento di tutti quelli che gli stanno intorno!".
40 Poiché così parla l’Eterno: "Ecco, il nemico fende l’aria come l’aquila, spiega le sue ali verso Moab. 41 Cheriot è presa, le fortezze sono occupate e il cuore dei prodi di Moab, in quel giorno, è come il cuore di una donna in doglie di parto. 42 Moab sarà distrutto, non sarà più popolo, perché si è innalzato contro l’Eterno. 43 Spavento, fossa, laccio ti sovrastano, o abitante di Moab!", dice l’Eterno. 44 "Chi fugge davanti allo spavento, cade nella fossa; chi risale dalla fossa, rimane preso al laccio; perché io faccio venire su di lui, su Moab, l’anno in cui dovrà rendere conto", dice l’Eterno. 45 "All’ombra di Chesbon i fuggiaschi si fermano, spossati; ma un fuoco esce da Chesbon, una fiamma di mezzo a Sicon, che divora i fianchi di Moab, la cima del capo dei figli del tumulto. 46 Guai a te, o Moab! Il popolo di Chemos è perduto! poiché i tuoi figli sono portati via in schiavitù e le tue figlie in esilio. 47 Ma io farò tornare Moab dalla deportazione negli ultimi giorni", dice l’Eterno. Fin qui il giudizio su Moab.