1 Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2 kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. 3 Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. 4 Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. 5 Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. 6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; 7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. 8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. 9 Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li, 10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. 11 Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li. 14 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15 Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj. 16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.
17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li. 19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo. 20 Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj? 23 Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion. 26 Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn hodiaŭ.
27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min. 28 Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin. 29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili. 30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? 31 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 32 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento. 33 Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas. 34 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili? 35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36 Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus. 38 Sed novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn. 39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova estas preferinda.
1 Avvenne che, mentre egli stava in piedi sulla riva del lago di Gennesaret e la folla lo stringeva da ogni parte per udire la parola di Dio, 2 vide due barche ferme a riva, dalle quali erano smontati i pescatori e lavavano le reti. 3 E montato in una di quelle barche che era di Simone, lo pregò di scostarsi un po’ da terra; poi, sedutosi sulla barca, insegnava alla folla.
4 Come ebbe cessato di parlare, disse a Simone: "Prendi il largo e calate le reti per pescare". 5 Simone, rispondendo, gli disse: "Maestro, tutta la notte ci siamo affaticati e non abbiamo preso nulla, però, alla tua parola, calerò le reti". 6 E, fatto così, presero una tale quantità di pesci che le reti si rompevano. 7 Allora fecero segno ai loro compagni dell’altra barca, di venire ad aiutarli. Quelli vennero e riempirono tutte e due le barche, tanto che affondavano. 8 Simon Pietro, visto ciò, si gettò ai ginocchi di Gesù, dicendo: "Signore, allontanati da me, perché sono un peccatore". 9 Poiché spavento aveva preso lui e tutti quelli che erano con lui, per la quantità di pesci che avevano preso; 10 così pure Giacomo e Giovanni, figli di Zebedeo, che erano soci di Simone. Ma Gesù disse a Simone: "Non temere; d’ora in poi sarai pescatore di uomini". 11 Ed essi, tratte le barche a terra, lasciarono ogni cosa e lo seguirono.
12 Mentre egli si trovava in una di quelle città, ecco un uomo pieno di lebbra, il quale, visto Gesù e gettatosi con la faccia a terra, lo pregò, dicendo: "Signore, se vuoi, tu puoi purificarmi". 13 Ed egli, stesa la mano, lo toccò, dicendo: "Lo voglio, sii purificato". E in quell’istante la lebbra sparì da lui. 14 Poi Gesù gli comandò di non dirlo a nessuno: "Ma va’", gli disse, "mostrati al sacerdote e offri per la tua purificazione ciò che ha prescritto Mosè; e ciò serva loro di testimonianza".
15 Però la sua fama si spandeva sempre più; moltissima gente si radunava per udirlo ed essere guarita dalle sue infermità. 16 Ma egli si ritirava nei luoghi deserti e pregava.
17 Un giorno Gesù stava insegnando e c’erano, là seduti, dei farisei e dei dottori della legge, venuti da tutte le borgate della Galilea, della Giudea e da Gerusalemme; e la potenza del Signore era con lui per compiere delle guarigioni. 18 Ed ecco degli uomini che portavano sopra un letto un paralitico, e cercavano di portarlo dentro e di metterlo davanti a lui. 19 Non trovando modo di introdurlo a causa della folla, salirono sul tetto e, fatta un’apertura fra le tegole, lo calarono giù con il suo lettuccio, in mezzo alla gente, davanti a Gesù. 20 Ed egli, veduta la loro fede, disse: "O uomo, i tuoi peccati ti sono perdonati". 21 Allora gli scribi e i farisei cominciarono a ragionare, dicendo: "Chi è costui che pronuncia bestemmie? Chi può perdonare i peccati se non Dio solo?". 22 Ma Gesù, conosciuti i loro ragionamenti, disse loro: "Di che ragionate nel vostro cuore? 23 Che cosa è più facile dire: ‘I tuoi peccati ti sono perdonati’, oppure dire: ‘Alzati e cammina’? 24 Ora, affinché sappiate che il Figlio dell’uomo ha sulla terra autorità di perdonare i peccati, io ti dico", disse al paralitico, "alzati, prendi il tuo lettuccio e vattene a casa tua". 25 E in quell’istante si alzò in loro presenza, prese ciò su cui giaceva e se ne andò a casa sua, glorificando Dio. 26 Tutti furono presi da stupore e glorificavano Dio e, pieni di spavento, dicevano: "Oggi abbiamo visto cose meravigliose".
27 Dopo queste cose, egli uscì e notò un pubblicano, di nome Levi, che sedeva al banco delle imposte, e gli disse: "Seguimi". 28 Ed egli, lasciata ogni cosa, si alzò e si mise a seguirlo.
29 Levi gli fece un grande banchetto in casa sua; c’era gran folla di pubblicani e di altri che erano a tavola con loro. 30 I farisei e i loro scribi mormoravano contro i discepoli di Gesù, dicendo: "Perché mangiate e bevete con i pubblicani e i peccatori?". 31 E Gesù, rispondendo, disse loro: "I sani non hanno bisogno del medico, bensì i malati. 32 Io non sono venuto a chiamare dei giusti, ma dei peccatori a ravvedimento".
33 Essi gli dissero: "I discepoli di Giovanni digiunano spesso e pregano, così pure i discepoli dei farisei, mentre i tuoi mangiano e bevono". 34 Gesù disse loro: "Potete voi far digiunare gli amici dello sposo, mentre lo sposo è con loro? 35 Ma verranno i giorni per questo e, quando lo sposo sarà loro tolto, allora, in quei giorni, digiuneranno". 36 Disse loro anche una parabola: "Nessuno strappa un pezzo da un vestito nuovo per metterlo a un vestito vecchio, altrimenti strappa il nuovo e il pezzo tolto dal nuovo non si adatta al vecchio. 37 E nessuno mette vino nuovo in otri vecchi, altrimenti il vino nuovo rompe gli otri vecchi, si spande e gli otri vanno perduti. 38 Ma il vino nuovo va messo in otri nuovi. 39 E nessuno che abbia bevuto del vino vecchio, ne desidera del nuovo, perché dice: ‘Il vecchio è buono’".