Publicidade

Números 13

IRB20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael; 14 el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj en fortikaĵoj; 20 kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.

I dodici esploratori mandati in Canaan

1 L’Eterno parlò a Mosè, dicendo: 2 "Manda degli uomini a esplorare il paese di Canaan che io do ai figli d’Israele. Mandate un uomo per ogni tribù dei loro padri; siano tutti dei loro capi". 3 E Mosè li mandò dal deserto di Paran, secondo l’ordine dell’Eterno; quegli uomini erano tutti capi dei figli d’Israele. 4 E questi erano i loro nomi: Per la tribù di Ruben: Sammua, figlio di Zaccur; per la tribù di Simeone: 5 Safat, figlio di Cori; 6 per la tribù di Giuda: Caleb, figlio di Gefunne; 7 per la tribù di Issacar: Igal, figlio di Giuseppe; 8 per la tribù di Efraim: Osea, figlio di Nun; 9 per la tribù di Beniamino: Palti, figlio di Rafu; 10 per la tribù di Zabulon: Gaddiel, figlio di Sodi; 11 per la tribù di Giuseppe, cioè, per la tribù di Manasse: Gaddi figlio di Susi; 12 per la tribù di Dan: Ammiel, figlio di Ghemalli; 13 per la tribù di Ascer: Setur, figlio di Micael; 14 per la tribù di Neftali: Nabi, figlio di Vofsi; 15 per la tribù di Gad: Gheual, figlio di Machi. 16 Tali i nomi degli uomini che Mosè mandò a esplorare il paese. E Mosè diede a Osea, figlio di Nun, il nome di Giosuè. 17 Mosè dunque li mandò a esplorare il paese di Canaan, e disse loro: "Andate su di qua per il mezzogiorno; poi salirete sui monti, 18 e vedrete che paese è, che popolo lo abita, se forte o debole, se poco o molto numeroso; 19 come è il paese che abita, se buono o cattivo, e come sono le città dove abita, se sono degli accampamenti o dei luoghi fortificati; 20 e come è il terreno, se grasso o magro, se ci sono alberi o no. Abbiate coraggio e portate dei frutti del paese". Era il tempo che cominciava a maturare l’uva. 21 Quelli dunque salirono ed esplorarono il paese dal deserto di Sin fino a Reob, sulla via di Amat. 22 Salirono per il mezzogiorno e andarono fino a Ebron, dove erano Aiman, Sesai e Talmai, figli di Anac. Ebron era stata costruita sette anni prima di Soan in Egitto. 23 E giunsero fino alla valle d’Escol, dove tagliarono un tralcio con un grappolo d’uva, che portarono in due con una stanga, e presero anche delle melagrane e dei fichi. 24 Quel luogo fu chiamato valle d’Escol a motivo del grappolo d’uva che i figli d’Israele vi tagliarono. 25 E alla fine di quaranta giorni tornarono dall’esplorazione del paese, 26 e andarono a trovare Mosè e Aaronne e tutta la comunità dei figli d’Israele nel deserto di Paran, a Cades; riferirono ogni cosa a loro e a tutta la comunità e mostrarono loro i frutti del paese. 27 E fecero il loro racconto, dicendo: "Noi arrivammo nel paese dove tu ci mandasti, ed è davvero un paese dove scorre il latte e il miele, ed ecco dei suoi frutti. 28 Soltanto, il popolo che abita il paese è potente, le città sono fortificate e grandissime, e abbiamo anche visto dei figli di Anac. 29 Gli Amalechiti abitano la parte meridionale del paese; gli Ittiti, i Gebusei e gli Amorei, la regione montuosa; e i Cananei abitano presso il mare e lungo il Giordano". 30 E Caleb calmò il popolo che mormorava contro Mosè, e disse: "Saliamo pure e conquistiamo il paese; poiché possiamo riuscirci benissimo". 31 Ma gli uomini che erano andati con lui, dissero: "Noi non siamo capaci di salire contro questo popolo; perché è più forte di noi". 32 E screditarono presso i figli d’Israele il paese che avevano esplorato, dicendo: "Il paese che abbiamo attraversato per esplorarlo è un paese che divora i suoi abitanti; e tutta la gente che abbiamo visto è gente di alta statura; 33 e abbiamo visto i giganti, figli di Anac, della razza dei giganti, di fronte ai quali ci sembrava di essere delle cavallette; e tali sembravamo a loro".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-