Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Reis 2

SFB15

1 Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene: 2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. 3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos; 4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante: Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 5 Ankaŭ vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj verŝis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn ŝuojn sur siaj piedoj. 6 Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon. 7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la manĝantoj ĉe via tablo; ĉar ili tiel alproksimiĝis al mi, kiam mi forkuris de via frato Abŝalom. 8 Kaj jen ĉe vi estas Ŝimei, filo de Gera, Benjamenido el Baĥurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Maĥanaim; sed li venis al mi renkonte ĉe Jordan, kaj mi ĵuris al li per la Eternulo, dirante: Mi ne mortigos vin per glavo. 9 Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon. 10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David. 11 La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.

12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis. 13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris: Ĉu kun paco vi venas? Kaj li respondis: Kun paco. 14 Kaj li diris: Mi havas aferon al vi. Ŝi respondis: Parolu. 15 Kaj li diris: Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li. 16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li: Parolu. 17 Kaj li diris: Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon. 18 Kaj Bat-Ŝeba diris: Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo. 19 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li. 20 Kaj ŝi diris: Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi. 21 Kaj ŝi diris: La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via frato Adonija. 22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. 23 Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn vortojn. 24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita. 25 Kaj la reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu frapis lin, kaj li mortis. 26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro. 27 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo. 28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija, kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li: Iru, mortigu lin. 30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li: Tiele diras la reĝo: Eliru! Sed tiu respondis: Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo, dirante: Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31 Tiam la reĝo diris al li: Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis. 32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis: Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo. 34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto. 35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo starigis anstataŭ Ebjatar. 36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein, kaj li diris al li: Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu tie kaj nenien eliru el tie; 37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo. 38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo: Bone; kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo. 39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante: Jen viaj sklavoj estas en Gat. 40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat. 41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis. 42 Tiam la reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li: Mi ĵurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi: Bona estas tio, kion mi aŭdis. 43 Kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi? 44 Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo. 45 Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne. 46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikiĝis en la manoj de Salomono.

Davids sista ord till Salomo

1 tiden närmade sig att David skulle , befallde han sin son Salomo och sade: 2 Jos 23:14. "Jag går nu all världens väg2:2 all världens vägDen väg som alla i världen måste gå, alltså döden (Hebr 9:27).. Var stark och visa dig som en man. 3 5 Mos 17:18f, 29:9, Jos 1:7f, 23:6. Håll fast vid vad Herren din Gud har befallt dig, att du vandrar hans vägar och håller hans stadgar, bud, föreskrifter och vittnesbörd, som det är skrivet i Mose lag. får du framgång i allt du gör och vart du än vänder dig, 4 2 Sam 7:12f, Ps 132:11f. att Herren kan uppfylla sitt ord som han uttalade över mig när han sade: Om dina barn ger akt sin väg och vandrar inför mig i trohet av hela sitt hjärta och hela sin själ, sade han, ska det aldrig saknas en ättling till dig Israels tron.

5 2 Sam 3:27, 20:9f. Du vet också vad Joab, Serujas2:5SerujaDavids storasyster (1 Krön 2:16). Joab var alltså Davids systerson. son, har gjort mot mig, och vad han gjorde mot de två befälhavarna i Israel, Abner, Ners son, och Amasa, Jeters son. Han dödade dem och spillde blod i fredstid som om det var krig2:5spillde blod i fredstid som om det var krigAnnan översättning: "hämnades i fredstid blod som spillts i krig". Se 2 Sam 2:23, 3:27 för Abner och 20:10 för Amasa., han skvätte blod över bältet runt sina höfter och över skorna sina fötter som om det var krig. 6 Gör efter din vishet och låt inte hans grå hår fara ner i dödsriket med frid.

7 2 Sam 17:27f, 19:31f. Men mot gileaditen Barsillajs söner2:7Barsillajs sönerLovades försörjning av David (2 Sam 19:31f). ska du visa godhet och låta dem vara med bland dem som äter vid ditt bord. För gjorde de mot mig när jag flydde för din bror Absalom.

8 2 Sam 16:5f, 19:16, 23. Sedan har du Shimei, Geras son, benjaminiten från Bahurim. Han uttalade hemska förbannelser mot mig den dagen jag gick till Mahanajim. Sedan kom han ner till Jordan och mötte mig2:8Shimei … förbannelser … mötte migUnder Davids svaghetstid i 2 Sam 16:5f, 19:16f., och jag gav honom min ed inför Herren och sade: Jag ska inte döda dig med svärd. 9 Men låt honom nu inte bli ostraffad. Du är ju en vis man och vet vad du ska göra med honom. Låt hans grå hår fara ner i dödsriket med blod."

David dör

10 2 Sam 5:7, Apg 2:29, 13:36. David gick till vila hos sina fäder och blev begravd i Davids stad. 11 2 Sam 5:4f, 1 Krön 3:4, 29:26f. Den tid David regerade över Israel var fyrtio år.2:11David regerade över Israel ... fyrtio årCa 1010-970 f Kr. I Hebron regerade han i sju år, och i Jerusalem regerade han i trettiotre år. 12 Och Salomo satt sin far Davids tron, och hans kungamakt var starkt befäst.

Adonia dör

13 Adonia, Haggits son, gick till Salomos mor Bat-Seba. Hon frågade : "Kommer du med fredliga avsikter?" Han svarade: "Ja, med fred." 14 Han fortsatte: "Jag har något att tala med dig om." Hon svarade: "Säg det." 15 1 Kung 1:5f, 1 Krön 22:9f, 28:5. sade han: "Du vet ju att kungadömet var mitt och att hela Israel hade fäst sina blickar mig och väntade att jag skulle bli kung. Men kungadömet gick ifrån mig och över till min bror. Genom Herren blev det hans. 16 Nu har jag en enda bön till dig. Visa inte bort mig." Hon svarade: "Tala." 17 1 Kung 1:3f. sade han: "Tala med kung Salomo dig visar han ju inte bort och be att han ger mig Abishag från Shunem till hustru." 18 Bat-Seba svarade: "Visst, jag ska tala med kungen om dig."

19 Bat-Seba gick till kung Salomo för att tala med honom om Adonia. reste sig kungen och gick henne till mötes, bugade sig för henne och satte sig sin tron. Man ställde också fram en stol2:19stolAnnan översättning: "tron". Drottningmodern hade ibland en stark ställning i Jerusalem (jfr 1 Kung 15:13, 2 Kung 11, Höga V 3:11). åt kungens mor, och hon satte sig till höger om honom. 20 Sedan sade hon: "Jag har en enda liten bön till dig. Visa inte bort mig." Kungen svarade henne: "Mor, låt mig höra din bön. Jag ska inte visa bort dig." 21 sade hon: "Låt Adonia Abishag från Shunem till hustru."

22 1 Kung 1:7, 19. Men kung Salomo svarade sin mor: "Varför begär du bara Abishag från Shunem åt Adonia? Du kunde lika gärna be mig ge kungadömet2:22Abishag … kungadömetGiftermål med en kvinna som stod kungen nära skulle ge legitimitet att få efterträda honom (jfr 2 Sam 3:13). till honom han är ju min äldre bror till honom och till prästen Ebjatar och till Joab, Serujas son!" 23 Kung Salomo svor en ed inför Herren och sade: "Gud straffa mig både nu och i framtiden om inte Adonia får betala med sitt liv för att han sagt detta. 24 Och nu, sant Herren lever, han som har utsett mig och satt mig min far Davids tron och som har byggt mig ett hus efter sitt löfte: I dag ska Adonia dödas." 25 Och kung Salomo sände i väg Benaja, Jojadas son, som högg ner Adonia att han dog.

Ebjatar och Joab straffas

26 1 Sam 22:20f, 2 Sam 15:24. Till prästen Ebjatar2:26EbjatarDen siste överlevande av Elis prästsläkt (1 Sam 2:33). Följde David (1 Sam 22:20f). sade kungen: "till dina ägor i Anatot2:26AnatotPrästby strax norr om Jerusalem och Olivberget (jfr Jer 1:1).. Du har förtjänat döden, men i dag ska jag inte döda dig, för du har burit Herren Guds ark framför min far David och lidit med min far i allt han fått lida." 27 1 Sam 2:30f. drev Salomo bort Ebjatar och lät honom inte längre vara Herrens präst, för att Herrens ord som han hade talat över Elis hus i Shilo skulle fullbordas.

28 Ryktet nådde Joab. Han hade anslutit sig till Adonia, men inte till Absalom. Han flydde till Herrens tält och grep tag i hornen altaret.

29 1 Kung 1:50. När kung Salomo fick höra att Joab hade flytt till Herrens tält och att han stod vid altaret, sände Salomo i väg Benaja, Jojadas son, och sade: "och hugg ner honom!" 30 När Benaja kom till Herrens tält, sade han till honom: "säger kungen: härifrån!" Men han svarade: "Nej, jag vill här." Benaja framförde det till kungen och sade: "har Joab sagt och har han svarat mig."

31 2 Mos 21:14, 5 Mos 19:13. sade kungen till honom: "Gör som han har sagt, hugg ner honom2:31hugg ner honomDen som var skyldig till överlagt mord saknade asylrätt (5 Mos 19:11f). och begrav honom, att du befriar mig och min fars hus från skulden för det oskyldiga blod som Joab har spillt. 32 2 Sam 3:27, 20:9f.Herren ska låta hans blod komma tillbaka över hans eget huvud, därför att han högg ner två män som var rättfärdigare och bättre än han själv. Han dödade dem med svärd utan att min far David visste det, nämligen Israels befälhavare Abner, Ners son, och Juda befälhavare Amasa, Jeters son. 33 2 Sam 3:29. Ja, deras blod ska komma tillbaka över Joabs och hans efterkommandes huvuden för evigt. Men åt David och hans efterkommande, hans hus och hans tron ska Herren ge frid till evig tid."

34 Benaja, Jojadas son, gick dit upp och högg ner Joab och dödade honom. Han blev begravd i öknen2:34begravd i öknenKanske i ett öde område kring Betlehem (jfr 2 Sam 2:32). där han bodde. 35 1 Sam 2:35, 1 Kung 4:4, 1 Krön 29:22. Kungen satte Benaja, Jojadas son, i hans ställe över hären, och prästen Sadok satte han i Ebjatars ställe.

Shimei dör

36 Därefter sände kungen bud och kallade till sig Shimei och sade till honom: "Bygg dig ett hus i Jerusalem och bo där. Du får inte därifrån, varken hit eller dit. 37 För du ska veta att den dag du går ut och går över Kidrondalen2:37över KidrondalenTill sin släkt bland benjaminiterna som hade gjort uppror (2 Sam 20). måste du . Ditt blod kommer över ditt eget huvud." 38 Shimei sade till kungen: "Det är bra. som min herre kungen har sagt, ska din tjänare göra." Och Shimei bodde i Jerusalem en lång tid.

39 1 Sam 27:2. Men tre år därefter hände det att två av hans tjänare flydde till Gats2:39GatFilisteisk stad på Gazaremsan där David tillbringat en tid i exil (1 Sam 21:10, 27:2f). kung Akish, Maakas son. Man berättade det för Shimei och sade: "Dina tjänare är i Gat." 40 bröt Shimei upp, sadlade sin åsna och tog sig till Akish i Gat för att leta efter sina tjänare. Shimei gav sig alltså av och hämtade sina tjänare från Gat.

41 Men när man berättade för Salomo att Shimei hade begett sig från Jerusalem till Gat och kommit tillbaka, 42 sände kungen bud och kallade till sig Shimei och sade till honom: "Har jag inte bundit dig med ed vid Herren och varnat dig och sagt: Du ska veta att den dag du går ut och beger dig hit eller dit måste du ? Du svarade mig: Det är bra, jag har hört det. 43 Varför har du inte hållit eden inför Herren och lytt den befallning som jag gett dig?" 44 2 Sam 16:5f, Ps 54:7, 62:13. Kungen sade sedan till Shimei: "Du vet själv allt det onda som ditt hjärta vet med sig att du har gjort mot min far David. Herren ska låta din ondska komma tillbaka över ditt eget huvud. 45 Men kung Salomo ska bli välsignad, och Davids tron ska bli befäst inför Herren till evig tid."

46 kungens befallning gick därefter Benaja, Jojadas son, fram och högg ner honom att han dog. Och kungadömet blev befäst i Salomos hand.

Veja também