Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Reis 8

SFB15

1 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 2 Kaj kolektiĝis al la reĝo Salomono ĉiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato. 3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston. 4 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj. 5 Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis kun li antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 7 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre. 8 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago. 9 En la kesto estis nenio krom la du ŝtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta. 10 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

12 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; 13 tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por Via restado eterna. 14 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 15 Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 16 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 17 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 18 Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 19 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo. 20 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 21 Kaj mi aranĝis tie lokon por la kesto, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

22 Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo, 23 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 24 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 25 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaŭ Mi, kiel vi iradis antaŭ Mi. 26 Nun, ho Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro. 27 Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 28 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ; 29 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 30 Kaj aŭskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu sur la loko de Via loĝado en la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 31 Kiam iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 32 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo: 34 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj. 35 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 36 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 37 Se estos malsato en la lando, se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, vermoj, se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, se estos ia plago malsano; 38 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: 39 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de ĉiuj homidoj); 40 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 41 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo 42 (ĉar ili aŭdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 43 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 44 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 45 tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 46 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman proksiman; 47 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49 tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili. 51 Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno. 52 Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi. 53 Ĉar Vi distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

54 Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo. 55 Kaj li stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo, dirante: 56 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo. 57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin; 58 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj. 59 Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj; 60 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia. 61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaŭ. 62 Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn antaŭ la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo. 64 En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar tagoj. 66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la reĝon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

Herrens ark förs in i templet

1 2 Sam 5:9, 2 Krön 5:2f. Därefter samlade Salomo Israels äldste och stammarnas alla huvudmän, Israels barns alla familjeöverhuvuden, till sig i Jerusalem för att hämta upp Herrens förbundsark från Davids stad, alltså Sion. 2 samlades alla Israels män hos kung Salomo under högtiden i månaden Etanim, som är den sjunde månaden.8:2högtiden i ... sjunde månadenHösthögtiden efter skörden i september-oktober. Se 3 Mos 23:24f, 5 Mos 16:13f.3 När Israels alla äldste hade kommit lyfte prästerna upp arken.

4 4 Mos 4:15. De bar upp Herrens ark och uppenbarelsetältet tillsammans med alla heliga föremål som fanns i tältet. Prästerna och leviterna hämtade dem dit. 5 2 Sam 6:13. Och kung Salomo stod framför arken tillsammans med Israels hela församling som hade samlats hos honom. Man offrade får och oxar i sådan mängd att de inte kunde räknas eller uppskattas.

6 2 Mos 26:33f. Prästerna bar in Herrens förbundsark till dess plats i husets kor, i det allra heligaste, till platsen under kerubernas vingar. 7 Keruberna bredde ut sina vingar över platsen där arken stod att arken och dess stänger upptill täcktes av keruberna. 8 Stängerna var långa att deras ändar kunde ses från helgedomen framför koret, men de var inte synliga längre ut. De har blivit kvar där ända till denna dag. 9 2 Mos 25:16, 21, Hebr 9:4. I arken fanns inget annat än de två stentavlor8:9inget annat än de två stentavlorTidigare fanns där även manna och Arons stav (Heb 9:4, 2 Mos 16:33, 4 Mos 17:10). som Mose hade lagt ner i den vid Horeb, när Herren slöt förbund med Israels barn sedan de dragit ut ur Egyptens land.

10 2 Mos 40:34, 4 Mos 9:15. Men när prästerna gick ut ur helgedomen, uppfylldes Herrens hus av molnet 11 2 Krön 7:1f. att prästerna inte kunde stå och göra tjänst grund av molnet, eftersom Herrens härlighet uppfyllde Herrens hus.

12 2 Mos 19:9, 20:21, 3 Mos 16:2, 5 Mos 4:11, 2 Krön 6:1f. sade Salomo:

"Herren har sagt

att han vill bo i dunklet.

13 Jag har nu byggt ett hus

till boning åt dig,

en plats där du kan bo

till evig tid."

Salomo talar till folket

14 Sedan vände sig kungen om och välsignade Israels hela församling medan allt folket stod. 15 Han sade: "Välsignad är Herren, Israels Gud, som med sin hand har fullbordat vad han med sin mun lovade min far David, när han sade: 16 2 Sam 7:6f. Från den dag jag förde mitt folk Israel ut ur Egypten har jag inte i någon av Israels stammar utvalt en stad för att bygga ett hus där mitt namn skulle vara. Men David har jag utvalt till att råda över mitt folk Israel. 17 2 Sam 7:2, 1 Krön 17:1f, 28:2f. Min far David hade i sinnet att bygga ett hus åt Herrens, Israels Guds, namn. 18 Men Herren sade till min far David: Du har i sinnet att bygga ett hus åt mitt namn, och du gör rätt i att ha det i sinnet. 19 2 Sam 7:12f. Men det är inte du som ska bygga huset, utan din son som ska utgå från dig. Han ska bygga huset åt mitt namn.

20 Och Herren har hållit det löfte han gav, för jag har kommit i min far Davids ställe och sitter nu Israels tron som Herren lovade, och jag har byggt huset åt Herrens, Israels Guds, namn. 21 Där har jag inrett ett rum för arken, och i den förvaras det förbund som Herren slöt med våra fäder när han förde dem ut ur Egyptens land."

Salomos bön vid tempelinvigningen

22 Därefter trädde Salomo fram för Herrens altare inför hela Israels församling. Han räckte ut sina händer mot himlen 23 och sade: "Herre, Israels Gud, det finns ingen Gud som du, varken uppe i himlen eller nere jorden, du som håller förbundet och bevarar nåd mot dina tjänare när de vandrar inför dig av hela sitt hjärta. 24 Du har hållit vad du lovade din tjänare, min far David. Vad du lovade med din mun fullbordade du med din hand, som nu har skett. 25 2 Sam 7:16, 1 Kung 2:4, 1 Krön 22:10. Håll nu, Herre, Israels Gud, vad du lovade din tjänare, min far David, när du sade till honom: Det ska aldrig saknas en avkomling av dig inför mig Israels tron, om dina barn ger akt sin väg och vandrar inför mig som du har vandrat inför mig. 26 2 Sam 7:25, 2 Krön 1:9. Och förverkliga nu, Israels Gud, det ord som du har talat till din tjänare, min far David.

27 2 Krön 2:6, Job 11:7f, Jes 66:1, Jer 23:24, Apg 7:48f, 17:24. Men kan verkligen Gud bo jorden? Se, himlarna och himlarnas himmel rymmer dig inte. Hur mycket mindre det hus som jag har byggt! 28 Men vänd dig ändå till din tjänares bön och åkallan, Herre min Gud, att du hör det rop och den bön som din tjänare i dag sänder upp till dig. 29 2 Mos 20:24, 5 Mos 12:11, 1 Kung 9:3, 2 Kung 21:4. Låt dina ögon natt och dag vara öppna mot detta hus, mot den plats om vilken du har sagt: "Mitt namn ska vara där", att du hör den bön som din tjänare ber när han vänder sig mot denna plats.8:29vänder sig mot denna platsJudar vänder sig normalt mot Jerusalem under sin bön (Dan 6:10).30 Ja, hör din tjänares och ditt folk Israels bön när de vänder sig mot denna plats. Hör den platsen där du bor, i himlen. Och när du hör, du förlåta.

31 2 Mos 22:10f. Om någon syndar mot sin nästa och man ger honom en ed att svära, och han kommer och svär eden inför ditt altare i detta hus, 32 hör det i himlen och utför ditt verk och skaffa dina tjänare rätt. Förklara den skyldige skyldig och låt hans gärningar komma över hans huvud, men förklara den rättfärdige rättfärdig och låt honom efter sin rättfärdighet.

33 Om ditt folk Israel blir slaget inför en fiende för att de har syndat mot dig, men de vänder om till dig och prisar ditt namn och ber och ropar till dig om nåd i detta hus, 34 hör det i himlen och förlåt ditt folk Israels synd och låt dem komma tillbaka till det land som du har gett deras fäder.

35 Om himlen stängs och regnet uteblir för att de har syndat mot dig, men de ber, vända mot denna plats, och prisar ditt namn och vänder om från sin synd eftersom du har ödmjukat dem, 36 hör det i himlen och förlåt dina tjänares och ditt folk Israels synd och lär dem den goda väg de ska vandra. Låt det också regna över ditt land som du har gett ditt folk till arvedel.

37 Om det blir svält i landet, om det blir pest, om det blir sot eller rost,8:37sot och rostSädessjukdomar som orsakades av ökenvindar och svampangrepp. om det kommer gräshoppor eller gräsmaskar, om fienden tränger in i deras land och belägrar deras städer eller någon annan plåga eller sjukdom drabbar, 38 om någon människa eller hela ditt folk Israel ber och ropar till dig när de var och en känner plågan i sitt hjärta och räcker ut sina händer mot detta hus, 39 1 Sam 16:7, 1 Krön 28:9, Ps 7:10, Jer 11:20, 17:10, 20:12. hör det i himlen där du bor och förlåt och utför ditt verk. Ge var och en efter hans gärningar, eftersom du känner hans hjärta. För bara du känner alla människors hjärtan. 40 ska de frukta dig länge de lever i det land som du har gett våra fäder.

41 Även om en främling som inte tillhör ditt folk Israel kommer från något land långt borta, för ditt namns skull 42 för också där ska man höra talas om ditt stora namn och din starka hand och din uträckta arm ja, om han kommer och ber vänd mot detta hus, 43 Jes 56:6f, Matt 21:13. hör det i himlen där du bor och gör allt som främlingen ropar till dig om. ska alla folk jorden lära känna ditt namn och vörda dig som ditt folk Israel gör, och förstå att detta hus som jag har byggt är uppkallat efter ditt namn.

44 Om ditt folk drar ut till strid mot sin fiende den väg du sänder dem och de ber till Herren, vända mot den stad som du utvalt och det hus som jag har byggt åt ditt namn, 45 hör i himlen deras bön och åkallan och skaffa dem rätt.

46 Ords 20:9, Pred 7:21, Rom 3:23, Jak 3:2, 1 Joh 1:8. Om de syndar mot dig och det finns ingen människa som inte syndar och du blir vred dem och ger dem i fiendens våld och man tillfångatar dem och för bort dem till fiendens land, långt bort eller nära, 47 Ps 106:6, Esra 9:6f, Dan 9:5f. men de kommer till besinning i det land där de är fångna och vänder om och ropar till dig om nåd i det land där de hålls fångna och säger: Vi har syndat och gjort fel, vi har varit ogudaktiga 48 Dan 6:10f. om de vänder om till dig av hela sitt hjärta och av hela sin själ i sina fienders land dit de förts i fångenskap och ber till dig, vända mot sitt land som du har gett deras fäder och den stad som du utvalt och det hus som jag har byggt åt ditt namn, 49 hör i himlen där du bor deras bön och deras rop om nåd och skaffa dem rätt. 50 Förlåt ditt folk vad de har syndat mot dig, och förlåt alla brott de begått mot dig och låt dem finna barmhärtighet hos dem som håller dem fångna att dessa förbarmar sig över dem. 51 2 Mos 1:11f, 5 Mos 4:20, Jer 11:4. De är ju ditt folk och din arvedel, som du har fört ut ur smältugnen Egypten.

52 Ps 121:4. Låt dina ögon vara öppna och vända till din tjänares och ditt folk Israels rop om nåd, att du hör dem ofta de ropar till dig. 53 2 Mos 19:5, 3 Mos 20:24, 5 Mos 7:6, 14:2. För du har själv avskilt dem till din arvedel bland alla folk jorden, som du talade genom din tjänare Mose när du förde våra fäder ut ur Egypten, Herre Gud."

54 När Salomo hade slutat be och åkalla Herren med dessa ord, reste han sig från Herrens altare där han legat knä med händerna lyfta mot himlen. 55 2 Sam 6:18, 1 Krön 16:2. Han steg fram och välsignade Israels hela församling med hög röst. Han sade: 56 5 Mos 12:10, Jos 21:45, 23:14. "Välsignad är Herren som har gett sitt folk Israel ro, precis som han har sagt! Ingenting har uteblivit av allt det goda som han lovade genom sin tjänare Mose. 57 Ps 94:14, Hebr 13:5. Herren vår Gud vara med oss, som han har varit med våra fäder. han inte överge oss eller lämna oss 58 utan vända våra hjärtan till sig, att vi alltid går hans vägar och håller fast vid de bud och stadgar och föreskrifter som han gett våra fäder.

59 dessa mina ord som jag har bett inför Herren vara nära Herren vår Gud, dag och natt, att han dag efter dag skaffar rätt åt sin tjänare och rätt åt sitt folk Israel, 60 5 Mos 4:35, 39, Jes 45:5f, Jer 10:10. för att jordens alla folk ska veta att Herren är Gud och ingen annan. 61 Låt era hjärtan vara hängivna Herren vår Gud, att ni alltid lever efter hans stadgar och håller hans bud, som ni nu gör."

Templet invigs

62 2 Krön 7:4f, Esra 6:16f. Kungen och hela Israel offrade slaktoffer inför Herrens ansikte. 63 Till det gemenskapsoffer som Salomo offrade åt Herren tog han 22 000 tjurar och 120 000 av småboskapen. invigdes Herrens hus av kungen och alla Israels barn. 64 Samma dag helgade kungen den mellersta delen av förgården framför Herrens hus. Där offrade han brännoffret, matoffret och fettstyckena av gemenskapsoffret. Kopparaltaret som stod inför Herrens ansikte var nämligen för litet för att brännoffret, matoffret och fettstyckena av gemenskapsoffret skulle kunna rymmas där.

65 2 Krön 7:8f. Vid detta tillfälle firade Salomo högtiden och med honom hela Israel. Det var en stor församling, ända från stället där vägen går mot Hamat och fram till Egyptens bäckravin8:65Egyptens bäckravinWadi el-Arish, Israels traditionella gräns i sydväst mot Sinai (4 Mos 34:5)., som var inför Herren vår Guds ansikte i sju dagar och sju dagar till, tillsammans fjorton dagar. 66 åttonde dagen lät han folket , och de välsignade kungen. Sedan gick de hem, fyllda av glädje i sina hjärtan över allt det goda som Herren hade gjort mot sin tjänare David och mot sitt folk Israel.

Veja também