Pular para o conteúdo
Publicidade

Levítico 14

SFB15

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin: oni venigu lin al la pastro; 3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektaĵo de la lepro saniĝis ĉe la leprulo, 4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon. 5 Kaj la pastro ordonos buĉi unu birdon super argila vazo, super fluakvo. 6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaŭ la cedran lignon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo buĉita super la fluakvo. 7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon. 8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos ĉiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj. 9 En la sepa tago li forrazos ĉiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, ĉiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li fariĝos pura. 10 Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo. 11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 13 Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo. 14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 15 Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton. 16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo. 17 Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero. 18 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo. 19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li buĉos la bruloferon. 20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

21 Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo; 22 kaj du turtojn du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero. 23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaŭ la Eternulon. 24 Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. 25 Kaj li buĉos la ŝafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos ĝin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 26 Kaj el la oleo la pastro verŝos sur sian maldekstran manplaton. 27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaŭ la Eternulo. 28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero. 29 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaŭ la Eternulo. 30 Kaj li faros el unu el la turtoj el la kolombidoj, laŭ la grado de lia bonstato, 31 kiom permesos lia bonstato el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo. 32 Tio estas la leĝo pri persono, kiu havas infektaĵon de lepro kaj kiu ne estas sufiĉe bonstata dum sia puriĝado.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 34 Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedaĵon, kaj Mi ĵetus infektaĵon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos, 35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo. 36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon. 37 Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro, 38 tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj. 39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo, 40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran. 41 Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe, kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon, sur lokon malpuran. 42 Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon. 43 Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis, 44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura. 45 Kaj oni detruu la domon, ĝiajn ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran. 46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita, tiu estos malpura ĝis la vespero. 47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn. 48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo saniĝis. 49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon; 50 kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo; 51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn. 52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto. 53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos pura.

54 Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo, 55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo, 56 kaj pri ŝvelaĵo kaj pri likeno kaj pri makulo; 57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la lepro.

Den spetälskes rening

1 Herren talade till Mose. Han sade: 2 Matt 8:4, Mark 1:44, Luk 5:14, 17:14. Detta är lagen om den spetälske den dag han ska renas: Han ska föras till prästen14:2föras till prästenJesus hänvisade till regeln när han botade spetälska (se Luk 5:14, 17:14).3 och prästen ska ut utanför lägret och se honom. Om han är botad från sin spetälska 4 Ps 51:9. ska prästen befalla att man för den som ska renas tar två levande rena fåglar, cederträ14:4cederträSymboliserar troligen med sin röda färg tillsammans med garnet blod och liv., karmosinrött garn och isop. 5 Prästen ska befalla att den ena fågeln slaktas över ett lerkärl med friskt vatten14:5friskt vattenOrdagrant: "levande vatten" (även i vers 6 och 50-52). Jfr Jer 2:13, Joh 4:10.. 6 Sedan ska han ta den levande fågeln, cederträet, det karmosinröda garnet och isopen och doppa alltsammans med den levande fågeln i blodet från fågeln som slaktades över det friska vattnet. 7 Han ska stänka sju gånger den som ska renas från spetälskan, och när han har renat honom ska han släppa fri den levande fågeln ute marken.

8 4 Mos 12:14f. Den som ska renas ska tvätta sina kläder och raka av allt sitt hår och bada i vatten, blir han ren och får sedan in i lägret. Men han ska stanna utanför sitt tält i sju dagar. 9 sjunde dagen ska han raka av allt sitt hår, både huvudhåret, skägget och ögonbrynen. Allt sitt hår ska han raka av. Och han ska tvätta sina kläder och bada sin kropp i vatten, blir han ren.

10 åttonde dagen ska han ta två felfria lamm av hankön, ett årsgammalt felfritt lamm av honkön och tre tiondels efa fint mjöl blandat med olja till matoffer, och vidare en log olja14:10tre tiondels efa fint mjöl … en log oljaNästan 7 liter mjöl och 0,3 liter olja.. 11 Och prästen som utför reningen ska ställa fram den som ska renas och allt det andra inför Herrens ansikte vid ingången till uppenbarelsetältet. 12 Prästen ska ta det ena lammet med tillhörande logmått olja och offra det till ett skuldoffer och lyfta det som ett lyftoffer inför Herrens ansikte. 13 3 Mos 7:6f. Han ska slakta lammet samma plats som man slaktar syndofferdjuren och brännofferdjuren, en helig plats, för skuldoffret tillhör liksom syndoffret prästen. Det är högheligt.

14 Och prästen ska ta något av skuldoffrets blod och stryka det högra örsnibben den som ska renas, högra handens tumme och högra fotens stortå. 15 Sedan ska prästen ta av tillhörande log olja och hälla i sin vänstra hand. 16 Han ska doppa sitt högra pekfinger i oljan som han har i vänster hand och stänka något av oljan med sitt finger sju gånger inför Herrens ansikte. 17 Av den olja som är kvar i hans hand ska prästen stryka högra örsnibben den som ska renas, högra handens tumme och högra fotens stortå, ovanpå skuldofferblodet. 18 Det som sedan är kvar av oljan i prästens hand ska han hälla huvudet den som ska renas. ska prästen bringa försoning för honom inför Herrens ansikte. 19 Därefter ska han offra syndoffret och bringa försoning för den som ska renas, att han blir fri från sin orenhet. Sedan ska prästen slakta brännofferdjuret. 20 Han ska offra brännoffret och matoffret altaret. När prästen bringar försoning för honom, blir han ren.

21 Men om han är fattig och inte har råd med mycket, ska han ta endast ett lamm till skuldoffer och lyfta det för att bringa försoning för sig, och endast en tiondels efa fint mjöl, blandat med olja, till matoffer samt en log olja14:21en tiondels efa fint mjöl … en log oljaCa 2,2 liter mjöl och 0,3 liter olja., 22 och dessutom två turturduvor eller två unga duvor, allt eftersom han har råd. Den ena duvan ska vara till syndoffer och den andra till brännoffer. 23 För att förklaras ren ska han åttonde dagen bära allt detta till prästen, till uppenbarelsetältets ingång inför Herrens ansikte. 24 Prästen ska ta skuldofferlammet och det logmått olja som hör till det, och han ska lyfta det som ett lyftoffer inför Herrens ansikte.

25 När skuldofferlammet har slaktats, ska prästen ta av skuldoffrets blod och stryka högra örsnibben den som ska renas, högra handens tumme och högra fotens stortå. 26 Sedan ska prästen hälla något av oljan i sin vänstra hand, 27 och han ska med sitt högra pekfinger stänka något av oljan som han har i vänster hand sju gånger inför Herrens ansikte. 28 Och prästen ska med oljan som han har i handen stryka högra örsnibben den som ska renas, högra handens tumme och högra fotens stortå, ovanpå skuldofferblodet. 29 Det som är kvar av oljan i prästens hand ska han hälla huvudet den som ska renas, för att bringa försoning för honom inför Herrens ansikte.

30 Sedan ska han offra den ena av turturduvorna eller av de unga duvorna, vad han nu har haft råd till. 31 Av det han kunnat skaffa ska han offra den ena till syndoffer och den andra till brännoffer tillsammans med matoffret. ska prästen bringa försoning inför Herrens ansikte för den som ska renas.

32 Detta är lagen om den som har blivit angripen av spetälska men inte har råd att skaffa vad som enligt lagen hör till hans rening.

Spetälska hus

33 Herren sade till Mose och Aron: 34 När ni kommer in i Kanaans land som jag ger er till arvedel, och jag låter något hus i landet ni får till arvedel bli angripet av spetälska14:34hus … angripet av spetälskaSyftar på angrepp av mögel eller svamp., 35 ska husets ägare anmäla det för prästen och säga: "Mitt hus verkar vara angripet av spetälska." 36 ska prästen ge befallning om att man utrymmer huset innan han går in för att se det angripna stället, detta för att inte allt som är i huset ska bli orent. Därefter ska prästen in för att besiktiga huset.

37 Om han , när han undersöker det angripna stället, finner att det husets vägg har bildats grönaktiga eller rödaktiga fördjupningar som är lägre än den övriga väggen, 38 ska prästen ut ur huset, till dörren huset, och stänga det för sju dagar. 39 Och prästen ska komma tillbaka sjunde dagen och undersöka huset. Om fläcken har brett ut sig husets vägg, 40 ska han befalla att man tar bort de stenar som är angripna och kastar dem utanför staden en oren plats. 41 Men huset ska man skrapa överallt insidan och kasta det avskrapade murbruket en oren plats utanför staden. 42 Och man ska ta andra stenar och sätta in dem i de förras ställe och ta annat murbruk och rappa huset med det.

43 Om en fläck kommer fram igen huset, efter att man tagit bort stenarna, skrapat huset och rappat det, 44 ska prästen in och se det. Om fläcken har brett ut sig huset, är det elakartad spetälska. Huset är orent. 45 Och man ska riva huset med dess stenar och trävirke och allt murbruk huset och föra bort alltsammans utanför staden till en oren plats. 46 Om någon har gått in i huset under den tid det skulle vara stängt, ska han vara oren ända till kvällen. 47 Om någon har legat i huset ska han tvätta sina kläder, och om någon har ätit i huset ska också han tvätta sina kläder. 48 Men om prästen går in och undersöker huset och ser att fläcken inte har brett ut sig huset efter att det blivit rappat, ska han förklara huset rent eftersom det onda är läkt.

49 Till husets rening ska han ta två fåglar, cederträ, karmosinrött garn och isop. 50 Och han ska slakta den ena fågeln över ett lerkärl med friskt vatten. 51 Sedan ska han ta cederträet, isopen, det karmosinröda garnet och den levande fågeln, doppa alltsammans i den slaktade fågelns blod och i det friska vattnet och bestänka huset sju gånger. 52 ska han rena huset med fågelns blod och det friska vattnet och med den levande fågeln, cederträet, isopen och det karmosinröda garnet.

53 Och han ska släppa den levande fågeln fri ute marken utanför staden. När han bringar försoning för huset, blir det rent.

54 Detta är lagen om allt slags spetälskesjukdom och spetälskeskorv, 55 om spetälska kläder och hus, 56 om upphöjningar huden, utslag och ljusa fläckar, 57 till undervisning om när något är orent eller rent. Detta är lagen om spetälska.

Veja também