1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.2 Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono.3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.4 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.5 Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi.6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.7 Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.8 Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.9 Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.10 Vi loĝos en la lando Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion vi havas.11 Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio, kion vi havas.12 Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaŭ la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia buŝo parolas al vi.13 Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj ĉion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron ĉi tien.14 Kaj li ĵetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.15 Kaj li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.16 Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al liaj servantoj.17 Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, ŝarĝu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;18 kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi ĉion bonan en la Egipta lando, kaj vi manĝos la grasaĵon de la lando.19 Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.20 Kaj ne tro zorgu pri viaj aĵoj; ĉar ĉio bona en la Egipta lando estas al via dispono.21 Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laŭ la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.22 Al ĉiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent arĝentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.23 Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, ŝarĝitajn per bonaĵo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, ŝarĝitajn per greno, pano, kaj manĝaĵo por lia patro por la vojo.24 Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.25 Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.26 Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraŭ, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuziĝis, ĉar li ne kredis al ili.27 Kaj ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob reviviĝis.28 Kaj Izrael diris: Sufiĉas, ke mia filo Jozef ankoraŭ vivas: mi iros kaj vidos lin, antaŭ ol mi mortos.
1 Toe kon Josef hom nie langer bedwing voor almal wat by hom gestaan het nie, en hy roep: Laat almal van my af weggaan! En daar het niemand by hom gestaan toe Josef hom aan sy broers bekend gemaak het nie.2 Daarop bars hy in trane uit, sodat die Egiptenaars en ook die huis van Farao dit gehoor het.3 En Josef sê vir sy broers: Ek is Josef! Leef my vader nog? Maar sy broers kon hom nie antwoord nie, want hulle was verskrik voor hom.4 Verder sê Josef vir sy broers: Kom tog nader na my. En toe hulle nader kom, sê hy: Ek is julle broer Josef vir wie julle na Egipte verkoop het.5 Maar wees nou nie bedroef nie, en laat daar geen ontstemming by julle wees dat julle my hierheen verkoop het nie. Want om lewens te behou, het God my voor julle uit gestuur.6 Want daar was nou twee jaar hongersnood in die land, en daar is nog vyf jaar waarin nie geploeg of geoes sal word nie.7 Maar God het my voor julle uit gestuur om vir julle 'n oorblyfsel op die aarde te verseker en om julle in die lewe te hou tot 'n groot verlossing.8 Julle het my dan nou nie hierheen gestuur nie, maar God; en Hy het my 'n raadsman van Farao gemaak en 'n gebieder oor sy hele huis en 'n regeerder in die hele Egipteland.9 Trek gou op na my vader en sê vir hom: So spreek u seun Josef: God het my 'n gebieder oor die hele Egipteland gemaak. Kom af na my, moenie versuim nie!10 En u kan in die land Gosen woon en naby my wees, u en u kinders en u kindskinders en u kleinvee en u beeste en alles wat u besit.11 En ek sal u daar onderhou, want daar sal nog vyf jaar hongersnood wees; sodat u nie verarm nie, u en u huis en alles wat aan u behoort.12 En kyk, julle oë sien dit, en die oë van my broer Benjamin, dat dit my mond is wat met julle spreek.13 Vertel my vader dan van al my heerlikheid in Egipte en van alles wat julle gesien het, en bring my vader gou hierheen af.14 Toe val hy sy broer Benjamin om die hals en ween; en ook Benjamin het aan sy hals geween.15 En hy het al sy broers gesoen en aan hulle hals geween; en daarna het sy broers met hom gespreek.16 Toe die gerug in die huis van Farao gehoor word dat Josef se broers gekom het, was dit goed in die oë van Farao en van sy dienaars.17 En Farao het met Josef gespreek: Sê aan jou broers: Doen dit, laai julle diere en trek weg na die land Kana„n.18 En gaan haal julle vader en julle huisgesinne en kom na my toe, dan sal ek julle die beste van Egipteland gee; en eet die vettigheid van die land.19 Jy kry dan bevel -- doen dit: Neem vir julle uit Egipteland waens vir julle kinders en julle vroue, en vervoer julle vader en kom.20 En julle hoef geen spyt te hê oor julle huisraad nie, want die beste van die hele Egipteland is julle s'n.21 Die seuns van Israel het toe so gedoen; en Josef het vir hulle waens verskaf volgens die bevel van Farao en hulle padkos gegee vir die reis.22 Hy het aan hulle almal, man vir man, 'n stel nuwe klere gegee; maar aan Benjamin het hy drie honderd sikkels silwer en vyf stel nuwe klere gegee.23 En net so het hy ook aan sy vader gestuur tien esels, gelaai met die beste goed van Egipte, en tien eselinne, gelaai met koring en brood en voedsel vir sy vader op die reis.24 Daarop het hy sy broers weggestuur, en hulle het vertrek; en hy het aan hulle gesê: Moenie vir mekaar kwaad word op die pad nie.25 En hulle het opgetrek uit Egipte en in die land Kana„n aangekom by hulle vader Jakob.26 Toe hulle hom vertel: Josef lewe nog -- en dat hy regeerder is in die hele Egipteland -- het sy hart beswyk, want hy het hulle nie geglo nie.27 Maar toe hulle hom al die woorde van Josef te kenne gee wat hy met hulle gespreek het, en hy die waens sien wat Josef gestuur het om hom te vervoer, het die gees van Jakob, hulle vader, lewendig geword.28 En Israel het gesê: Dit is genoeg! My seun Josef lewe nog! Ek sal gaan en hom sien voordat ek sterwe.