1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritranĉu vian vinberĝardenon kaj kolektu iliajn produktaĵojn;4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinberĝardenon ne pritranĉu.5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritranĉitaj branĉoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero.6 Kaj la produktaĵoj de la sabata tero estu manĝaĵo por vi ĉiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunloĝanto, kiuj loĝas ĉe vi.7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, ĉiuj ĝiaj produktaĵoj estu kiel manĝaĵo.8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naŭ jarojn.9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj:jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio.11 Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj.12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn.13 En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo.14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aŭ se vi aĉetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.15 Laŭ la kalkulo de la jaroj post la jubileo aĉetu de via proksimulo; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.16 Laŭ la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; ĉar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.18 Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere.19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi manĝados ĝissate, kaj vi loĝos sur ĝi sendanĝere.20 Kaj se vi diros:Kion ni manĝos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktaĵojn?21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj ĝi alportos produktaĵojn por tri jaroj.22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi manĝos la produktaĵojn malnovajn ĝis la naŭa jaro; ĝis venos la rikolto de ĝiaj produktaĵoj, vi manĝos malnovajn.23 Kaj la tero ne estu vendata por ĉiam; ĉar al Mi apartenas la tero, ĉar vi estas fremduloj kaj pasloĝantoj ĉe Mi.24 Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.25 Se via frato malriĉiĝos kaj vendos ion de sia posedaĵo, sed venos reaĉetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reaĉeti la venditaĵon de sia frato.26 Kaj se iu ne trovos por si reaĉetanton, sed li mem fariĝos sufiĉe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reaĉeti,27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restaĵojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.28 Sed se li ne havos sufiĉe, por redoni al li, tiam lia venditaĵo restu en la manoj de la aĉetinto ĝis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro ĝi foriru, kaj li revenu al sia posedado.29 Kaj se iu vendos loĝeblan domon en urbo, kiun ĉirkaŭas muro, tiam ĝi estas reaĉetebla ĝis la fino de jaro post ĝia vendo; en la daŭro de jaro ĝi estas reaĉetebla.30 Sed se ĝi ne estos reaĉetita antaŭ la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo ĉirkaŭita de muro, restas por ĉiam ĉe ĝia aĉetinto en liaj generacioj; ĝi ne foriras en jaro jubilea.31 La domoj en la vilaĝoj ne ĉirkaŭitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reaĉeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj ĉiam havas la rajton de reaĉeto.33 Se iu elaĉetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aŭ la urba posedaĵo foriras en la jubilea jaro; ĉar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedaĵo inter la Izraelidoj.34 Kaj la kampoj ĉirkaŭ iliaj urboj ne estu vendataj, ĉar tio estas ilia porĉiama posedaĵo.35 Se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos apud vi, tiam subtenu lin; ĉu li estas fremdulo, ĉu pasloĝanto, li vivu kun vi.36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.37 Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li manĝaĵon, ne postulu ĝian pligrandigon.38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.39 Kiam malriĉiĝos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne ŝarĝu lin per laborado sklava;40 kiel dungito, kiel pasloĝanto li estu ĉe vi; ĝis la jubilea jaro li servu ĉe vi;41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaŭ liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedaĵo de siaj patroj.42 Ĉar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; el ili aĉetu sklavon kaj sklavinon.45 Ankaŭ el la idoj de la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi, el ili vi povas aĉeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas ĉe vi kaj kiuj naskiĝis en via lando; ili povas esti via posedaĵo.46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porĉiaman posedaĵon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.47 Kaj se fremdulo aŭ pasloĝanto ĉe vi estos bonstata, kaj via frato malriĉiĝos antaŭ li kaj vendos sin al la fremdulo aŭ pasloĝanto ĉe vi aŭ al ido de familio de fremdulo:48 post la vendo restas al li rajto de elaĉeto; iu el liaj fratoj elaĉetu lin.49 Aŭ lia onklo, aŭ filo de lia onklo elaĉetu lin, aŭ iu el lia parencaro, el lia familio elaĉetu lin; aŭ se lia stato sufiĉos, li mem sin elaĉetos.50 Kaj li faru prikalkulon kun sia aĉetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, ĝis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laŭ la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu ĉe li.51 Se restas ankoraŭ multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elaĉeton pro si el la mono, pro kiu li estis aĉetita.52 Se restas malmulte da jaroj ĝis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elaĉeton.53 Kiel laŭjara dungito li estu ĉe li, kaj ĉi tiu ne regu lin kruele antaŭ viaj okuloj.54 Kaj se li ne elaĉetiĝos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.55 Ĉar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
1 Verder het die HERE met Moses gespreek by die berg Sinai en gesê:2 Spreek met die kinders van Israel en sê vir hulle: As julle in die land inkom wat Ek julle gee, moet die land 'n sabbat hou vir die HERE.3 Ses jaar lank mag jy jou land saai en ses jaar lank jou wingerd snoei en die opbrings daarvan insamel;4 maar in die sewende jaar moet daar vir die land volkome rus wees, 'n sabbat vir die HERE; jou land mag jy nie saai en jou wingerd nie snoei nie.5 Wat van jou oes opslaan, moet jy nie afoes nie, en die druiwe van jou ongesnoeide wingerdstok nie afsny nie. Dit moet 'n jaar van rus vir die land wees.6 En die opbrings van die sabbat van die land sal julle voedsel wees; vir jou en jou slaaf en jou slavin en jou dagloner en jou bywoner wat by jou vertoef,7 en vir jou vee en die wild wat in jou land is, sal die hele opbrings daarvan wees om te eet.8 Jy moet ook sewe jaarweke tel, sewe maal sewe jaar, sodat die dae van die sewe jaarweke vir jou nege en veertig jaar is.9 Dan moet jy in die sewende maand, op die tiende van die maand, 'n basuingeklank laat deurgaan; op die versoendag moet julle die basuin deur julle hele land laat gaan.10 En julle moet die vyftigste jaar heilig en 'n vrylating in die land uitroep aan al sy bewoners. Dit moet vir julle 'n jubeljaar wees; dan moet julle elkeen na sy besitting en elkeen na sy geslag teruggaan.11 'n Jubeljaar moet dit, die vyftigste jaar, vir julle wees. Julle mag nie saai nie, ook nie afoes wat dan opslaan of die druiwe van die onbesnoeide wingerdstok dan afsny nie.12 Want dit is 'n jubeljaar, dit moet vir julle heilig wees: van die land af moet julle die opbrings daarvan eet.13 In hierdie jubeljaar moet julle elkeen na sy besitting teruggaan.14 Daarom, as jy iets aan jou naaste verkoop of van jou naaste koop, moet julle mekaar nie verdruk nie;15 volgens die getal jare n die jubeljaar moet jy van jou naaste koop; volgens die getal jare dat daar 'n oes is, moet hy dit aan jou verkoop;16 volgens die groter aantal jare moet jy die koopprys daarvan vermeerder, en volgens die kleiner aantal jare moet jy die koopprys daarvan verminder, want hy verkoop aan jou die aantal oeste.17 Laat niemand dan sy naaste verdruk nie, en vrees jy jou God; want Ek is die HERE julle God.18 En doen my insettinge en onderhou my verordeninge en doen dit, dat julle veilig kan woon in die land.19 En die land sal sy vrug gee, en julle sal volop eet en veilig daarin woon.20 En as julle sê: Wat moet ons in die sewende jaar eet as ons nie mag saai nie en ons oes nie mag insamel nie?21 dan gebied Ek my seën vir julle in die sesde jaar, en dit sal die oes vir die drie jare oplewer.22 En in die agtste jaar moet julle saai en van die ou opbrings eet tot die negende jaar toe; totdat die opbrings hiervan inkom, moet julle die oue eet.23 Die grond moet ook nie vir altyd verkoop word nie; want die land is myne, omdat julle vreemdelinge en bywoners by My is.24 Daarom moet julle, in die hele land van julle besitting, lossing van die grond toelaat.25 As jou broer verarm en van sy besitting verkoop, moet sy losser wat sy nabestaande is, kom en hy moet los wat sy broer verkoop het.26 En as iemand geen losser het nie, maar dit kan bekostig en genoeg vind vir die lossing,27 moet hy die jare bereken dat dit verkoop is, en wat oorskiet, moet hy aan die man aan wie hy verkoop het, teruggee en dan na sy besitting teruggaan.28 Maar as hy nie genoeg vind om dit terug te koop nie, moet die verkoopte goed in die hand van die koper bly tot die jubeljaar toe; maar in die jubeljaar moet dit vry word, en hy moet na sy besitting teruggaan.29 En as iemand 'n woonhuis in 'n ommuurde stad verkoop, moet daar reg van lossing wees tot die end van die jaar dat dit verkoop is; 'n jaar lank moet daar reg van lossing wees.30 Maar as dit nie gelos word voordat 'n hele jaar verby is nie, moet die huis wat in die ommuurde stad is, vir altyd die eiendom van sy koper bly vir sy geslagte; in die jubeljaar sal dit nie vry word nie.31 Maar die huise van die dorpe wat rondom geen muur het nie, moet by die veld van die land gereken word; daar moet reg van lossing voor wees en in die jubeljaar moet dit vry word.32 Wat die stede van die Leviete aangaan, die huise in die stede wat in hulle besit is vir die Leviete moet daar 'n ewige reg van lossing wees.33 En as iemand van die Leviete dit sal los, moet die huis wat verkoop is, naamlik in die stad van sy besitting, in die jubeljaar vry word; want die huise in die stede van die Leviete is hulle besitting onder die kinders van Israel.34 En die weiveld om hulle stede mag nie verkoop word nie, want dit is 'n ewige besitting vir hulle.35 En as jou broer by jou verarm en agterraak, moet jy hom ondersteun, soos 'n vreemdeling en bywoner, dat hy by jou kan lewe.36 Jy moenie rente of wins van hom neem nie, maar jy moet jou God vrees, dat jou broer by jou kan lewe.37 Jou geld mag jy hom nie op rente gee nie, en jou eetware mag jy nie teen wins gee nie.38 Ek is die HERE julle God wat julle uit Egipteland uitgelei het om julle die land Kana„n te gee, om julle God te wees.39 En as jou broer by jou verarm en hom aan jou verkoop, mag jy hom nie as slaaf laat dien nie.40 Soos 'n dagloner, soos 'n bywoner moet hy by jou wees; tot die jubeljaar toe moet hy by jou dien;41 dan moet hy vry van jou af weggaan, hy en sy kinders saam met hom; en hy moet na sy geslag terugkeer en na die besitting van sy vaders teruggaan.42 Want hulle is my knegte wat Ek uit Egipteland uitgelei het; hulle mag nie verkoop word soos 'n mens 'n slaaf verkoop nie.43 Jy mag nie met hardheid oor hom heers nie, maar jy moet jou God vrees.44 Wat jou slaaf of jou slavin aangaan wat aan jou sal behoort van die nasies wat rondom julle is, van hulle mag julle 'n slaaf of slavin koop.45 En ook van die kinders van die bywoners wat by julle vertoef van hulle mag julle koop en van hulle geslag wat by julle is, wat hulle in julle land verwek het; en die sal vir julle 'n besitting wees.46 En julle mag die aan julle kinders n julle nalaat as 'n erflike besitting; vir ewig mag julle hulle laat dien. Maar oor julle broers, die kinders van Israel, die een oor die ander oor hom mag jy nie met hardheid heers nie.47 En as 'n vreemdeling of bywoner by jou vermoënd word, en jou broer by hom verarm en hy homself aan 'n vreemdeling of bywoner by jou verkoop, of aan 'n familielid uit die geslag van 'n vreemdeling,48 dan moet daar vir hom, nadat hy hom verkoop het, reg van lossing wees; een van sy broers kan hom los,49 of sy oom of sy oom se seun kan hom los, of een van sy naaste bloedverwante uit sy geslag kan hom los, of as hy dit kan bekostig, kan hy homself los.50 En hy moet met sy koper reken van die jaar af dat hy hom aan hom verkoop het, tot die jubeljaar toe. En die prys waarvoor hy hom verkoop het, moet wees volgens die aantal jare; soos 'n dagloner sal hy dan die tyd by hom gewees het.51 As daar nog baie jare is, moet hy volgens hulle sy losprys uit die geld waarvoor hy gekoop is, teruggee;52 en as daar maar min jare tot die jubeljaar toe oor is, moet hy daarmee rekening hou; volgens die jare moet hy sy losprys teruggee.53 Soos een wat van jaar tot jaar loonarbeider is, moet hy by hom wees; hy mag nie met hardheid oor hom voor jou oë heers nie.54 En as hy nie op die wyse gelos word nie, moet hy in die jubeljaar vrygelaat word, hy en sy kinders saam met hom.55 Want die kinders van Israel is my knegte; my knegte is hulle wat Ek uit Egipteland uitgelei het. Ek is die HERE julle God.