1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn,

2 li diris al ili:Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li:Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito.

3 Kaj li diris al ili:En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris:En la bapton de Johano.

4 Kaj Paŭlo diris:Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.

5 Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.

6 Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.

7 Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.

8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.

9 Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.

10 Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro.

11 Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn;

12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

13 Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.

14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris.

15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi?

16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.

17 Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis.

18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.

19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj.

20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon.

22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.

23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.

24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;

25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.

26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;

27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.

28 Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante:Granda estas Artemis de la Efesanoj.

29 Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo.

30 Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li.

31 Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.

32 Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.

33 Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo.

34 Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis:Granda estas Artemis de la Efesanoj!

35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris:Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo?

36 Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.

37 Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.

38 Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia.

39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno.

40 Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon.

41 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

1 Apolloksen ollessa Korintissa Paavali vaelsi ylänköseutujen halki ja tuli Efesokseen. Hän tapasi siellä muutamia opetuslapsia

5 Tämän kuultuaan he ottivat kasteen Herran Jeesuksen nimeen,

6 ja kun Paavali pani kätensä heidän päälleen, Pyhä Henki tuli heihin ja he puhuivat kielillä ja profetoivat.

7 Heitä oli arviolta kaksitoista miestä.

8 Kolmen kuukauden ajan Paavali sitten kävi synagogassa, keskusteli siellä ja puhui rohkeasti ja vetoavasti Jumalan valtakunnasta.

9 Kun muutamat kuitenkin kovettivat sydämensä eivätkä uskoneet, vaan puhuivat Herran tiestä pahaa kaikkien kuullen, Paavali lähti heidän luotaan ja vei opetuslapset mukanaan. Siitä alkaen hän opetti ja keskusteli päivittäin Tyrannoksen koulussa.

10 Tätä jatkui kaksi vuotta, niin että kaikki Aasian maakunnan asukkaat, sekä juutalaiset että kreikkalaiset, saivat kuulla Herran sanan.

11 Jumala teki ennennäkemättömiä voimatekoja Paavalin kätten kautta.

12 Jopa pääliinoja ja muita Paavalin käyttämiä vaatekappaleita vietiin sairaiden päälle, ja taudit kaikkosivat ja pahat henget lähtivät pois.

14 Näin tekivät myös juutalaisen ylipapin Skeuaksen seitsemän poikaa,

16 Ja mies, jossa paha henki oli, ryntäsi heidän kimppuunsa, nujersi heidät kaikki ja runteli heitä niin, että heidän oli alasti ja verissä päin paettava talosta.

17 Tämä tuli Efesoksessa sekä juutalaisten että kreikkalaisten tietoon, ja pelko valtasi kaikki ja Herran Jeesuksen nimeä ylistettiin suuresti.

18 Monet uskoon tulleet kävivät avoimesti tunnustamassa, mitä kaikkea olivat tehneet,

19 ja useat, jotka olivat harjoittaneet taikuutta, kokosivat kirjansa yhteen ja polttivat ne kaikkien nähden. Kun kirjojen arvo laskettiin, päädyttiin viiteenkymmeneentuhanteen hopearahaan.

20 Näin Herran sana osoitti voimansa ja levisi yhä laajemmalle.

22 Kaksi apulaistaan, Timoteuksen ja Erastoksen, hän lähetti Makedoniaan, mutta itse hän jäi vielä joksikin aikaa Aasian maakuntaan.

23 Noihin aikoihin Efesoksessa syntyi Herran tien johdosta paha mellakka.

24 Kaupungissa oli Demetrios- niminen hopeaseppä, joka valmistutti hopeisia Artemiin temppelin kuvia ja näin hankki käsityöläisille huomattavat tulot.

26 Mutta nyt te voitte nähdä ja kuulla, kuinka tuo Paavali on harhauttanut suuren joukon ihmisiä, ei vain täällä Efesoksessa vaan kohta koko Aasian maakunnassa. Hänhän uskottelee, että ihmiskätten luomukset eivät ole mitään jumalia.

29 Koko kaupunki joutui kuohuksiin. Väkeä tuli virtanaan kaupungin teatteriin, ja ihmiset riistivät mukaansa Gaioksen ja Aristarkoksen, Paavalin makedonialaiset matkatoverit.

30 Paavali halusi mennä kokouspaikalle, mutta opetuslapset estivät häntä.

31 Myös muutamat maakunnan korkeat hallitusmiehet, jotka olivat hänen ystäviään, lähettivät hänelle sanan ja varoittivat häntä menemästä teatteriin.

32 Teatterissa vallitsi täysi sekasorto. Toiset huusivat sitä, toiset tätä, eivätkä useimmat edes tienneet, miksi oli kokoonnuttu.

33 Sitten väkijoukon huomio kohdistui Aleksandrokseen, jota juutalaiset työnsivät esiin. Aleksandros viittasi kädellään pitääkseen puolustuspuheen.

36 Tätä ei kukaan voi kiistää. Pysykää siis rauhallisina, älkää tehkö mitään harkitsematonta.

37 Nämä miehet, jotka te toitte tänne, eivät ole temppelinryöstäjiä eivätkä liioin ole herjanneet meidän jumalatartamme.

38 Jos Demetrios ja hänen ammattitoverinsa haluavat nostaa syytteen jotakuta vastaan, niin sitä varten on käskynhaltijat ja oikeusistuimet -- syyttäkööt siellä toisiaan.

39 Jos teillä taas on joitakin muita vaatimuksia, ne käsitellään laillisessa kansankokouksessa.

41 (H19:40)Näin puhuen hän sai kokouksen hajaantumaan.