1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa.
2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.
5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
6 Kaj Petro diris:Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis.
8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion.
9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion;
10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.
11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.
12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri?
13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin.
14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj.
17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj.
18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
19 Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo,
20 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
21 kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.
22 Ĉar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos.
23 Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.
24 Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn.
25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.
1 Pietari ja Johannes menivät temppeliin. Oli rukoushetken aika, yhdeksäs tunti.
2 Silloin sinne kannettiin miestä, joka oli ollut rampa syntymästään saakka. Hänet pantiin joka päivä temppelin niin sanotulle Kauniilleportille, jotta hän voisi kerjätä temppeliin meneviltä.
3 Kun mies näki Pietarin ja Johanneksen menossa temppeliin, hän pyysi heiltä almua.
5 Mies katsoi tarkkaavasti odottaen saavansa heiltä jotakin.
7 Hän tarttui miestä oikeasta kädestä ja auttoi hänet ylös, ja siinä samassa mies sai voimaa jalkoihinsa ja nilkkoihinsa.
8 Hän hypähti pystyyn, seisoi jalkojensa varassa ja käveli, ja hän tuli heidän kanssaan temppeliin, hyppeli kulkiessaan ja ylisti Jumalaa.
9 Kaikki näkivät, kuinka hän käveli ja ylisti Jumalaa.
10 He tunsivat hänet samaksi mieheksi, joka oli istunut Kauniillaportilla kerjäämässä, ja olivat hämmästyksestä suunniltaan sen johdosta, mitä hänelle oli tapahtunut.
11 Mies pysytteli yhä Pietarin ja Johanneksen seurassa, ja kaikki riensivät ihmeissään heidän luokseen niin sanottuun Salomon pylväikköön.
13 Ei -- Abrahamin, Iisakin ja Jaakobin Jumala, meidän isiemme Jumala, on korottanut kirkkauteen palvelijansa Jeesuksen, hänet, jonka te luovutitte tuomittavaksi ja kielsitte Pilatuksen edessä, vaikka Pilatus oli päättänyt vapauttaa hänet.
14 Hänet te kielsitte, pyhän ja vanhurskaan, ja pyysitte vapaaksi murhamiehen.
15 Te surmasitte elämän ruhtinaan! Mutta Jumala herätti hänet kuolleista; me olemme sen todistajia.
16 Jeesuksen nimi ja usko siihen antoi voimaa tälle miehelle, jonka te näette ja tunnette. Usko, jonka Jeesus antaa, on tehnyt tästä miehestä terveen, niin kuin te kaikki näette.
18 Mutta sillä tavoin Jumala pani täytäntöön sen, minkä hän ennalta oli ilmoittanut kaikkien profeettojen suulla: hänen Voideltunsa tuli kärsiä ja kuolla.
19 Katukaa siis syntejänne, jotta ne pyyhittäisiin pois,
20 kääntykää, jotta Herra antaisi tulla virvoituksen ajan ja lähettäisi Jeesuksen, teille ennalta valitsemansa Voidellun.
22 Mooses on sanonut: 'Herra, teidän Jumalanne, on veljienne joukosta nostava esiin profeetan, minun kaltaiseni. Kuulkaa häntä, tehkää kaikessa niin kuin hän teille sanoo.
23 Jokainen, joka ei tätä profeettaa kuule, poistetaan kansansa parista ja tuhotaan.'
24 Samoin ovat muut profeetat, niin Samuel kuin kaikki myöhemmätkin, kansalle puhuessaan myös ennustaneet näistä päivistä.
25 Te olette profeettojen lapsia, te olette perineet sen liiton, jonka Jumala teki isienne kanssa sanoessaan Abrahamille: 'Sinun jälkeläisesi kautta tulee siunaus kaikille sukukunnille maan päällä.'