1 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael.
2 Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa kaj tranoktis tie.
3 Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa, ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie? kaj kion vi bezonas ĉi tie?
4 Kaj li diris al ili:Tiel kaj tiel agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por li.
5 Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
6 Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
7 Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
8 Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?
9 Kaj ili diris:Leviĝu, kaj ni iru kontraŭ ilin; ĉar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.
10 Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri danĝero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas ĝin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.
11 Kaj elmoviĝis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Eŝtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
12 Kaj ili iris, kaj stariĝis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni ĝis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; ĝi estas post Kirjat-Jearim.
13 Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Miĥa.
14 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laiŝ, diris al siaj fratoj:Ĉu vi scias, ke en ĉi tiuj domoj troviĝas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
15 Kaj ili turniĝis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Miĥa, kaj salutis lin.
16 La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego.
17 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaŭ la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
18 Kiam tiuj eniris en la domon de Miĥa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?
19 Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
20 Kaj tio bone plaĉis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
21 Kaj ili turniĝis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakaĵojn antaŭ sin.
22 Kiam ili malproksimiĝis de la domo de Miĥa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Miĥa, kun krio kolektiĝis kaj kuris post la Danidoj.
23 Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj ĉi tiuj turnis siajn vizaĝojn, kaj diris al Miĥa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?
24 Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
25 Kaj la Danidoj diris al li:Ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
26 Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Miĥa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returniĝis kaj revenis en sian domon.
27 Sed tiuj prenis tion, kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
28 Kaj estis neniu savanto, ĉar ĝi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj ĝi estis en la valo, kiu troviĝas apud Bet-Reĥob. Ili konstruis la urbon kaj ekloĝis en ĝi.
29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo estis Laiŝ.
30 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.
31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en Ŝilo, ili havis ĉe si la idolon de Miĥa, kiun li faris.
1 Siihen aikaan, kun Israelissa ei vielä ollut kuningasta, Danin heimo etsiskeli itselleen asuinpaikkaa. Sillä ei vielä ollut omaa aluetta Israelin heimojen keskuudessa.
4 Hän kertoi, mitä oli tapahtunut ja kuinka Miika oli palkannut hänet papikseen.
7 Sitten nuo viisi miestä jatkoivat kulkuaan ja tulivat Laisiin. He näkivät, että siellä asuvat ihmiset elivät kaikessa rauhassa turvallista ja huoletonta elämää aivan kuin sidonilaiset. Maassa ei ollut ketään mahtimiestä heidän käskijänään. He asuivat kaukana sidonilaisista eivätkä olleet tekemisissä muidenkaan kansojen kanssa.
11 Soreasta ja Estaolista lähti matkaan kuusisataa Danin heimon miestä täysissä sotavarusteissa.
12 Matkallaan he leiriytyivät ensin Juudan Kirjat- Jearimiin. Sen tähden paikkaa kutsutaan vielä nytkin Mahane-Daniksi. Se sijaitsee Kirjat-Jearimin länsipuolella.
13 Sieltä he jatkoivat kulkuaan Efraimin vuoristoon ja saapuivat Miikan talolle.
15 He poikkesivat Miikan talossa asuvan nuoren leeviläisen luo ja tervehtivät häntä.
16 Kuudensadan danilaisen sotilaan joukko jäi seisomaan portille,
17 ja ne viisi miestä, jotka olivat käyneet maassa tiedustelijoina, menivät sisään ja ottivat efodi-kasukan, hopealla päällystetyn puisen jumalankuvan ja muut jumalankuvat. Pappi seisoi sotilaiden joukossa portilla,
20 Pappi suostui. Hän otti efodi-kasukan, puisen jumalankuvan ja muut jumalankuvat ja lähti miesten mukaan.
21 Jatkaessaan matkaa danilaiset panivat naiset, lapset, karjan ja arvotavaran kulkueen etunenään.
22 He olivat jo ehtineet kauas Miikan talosta, kun lähiympäristön miehet hälytettiin koolle. Miehet lähtivät seuraamaan danilaisia ja tavoittivat heidät.
26 Sitten danilaiset lähtivät jatkamaan matkaa, ja kun Miika huomasi, että he olivat häntä vahvempia, hän kääntyi ja palasi kotiin.
27 Otettuaan Miikalta hänen teettämänsä jumalankuvat ja vietyään hänen pappinsa danilaiset menivät Laisiin ja kävivät sen pahaa aavistamattomien asukkaiden kimppuun, surmasivat heidät ja polttivat kaiken.
28 Kaupunki ei saanut mistään apua, sillä se sijaitsi Bet-Rehobin tasangolla kaukana Sidonista eikä se ollut tekemisissä muiden kansojen kanssa. Danilaiset rakensivat Laisin paikalle oman kaupunkinsa ja asettuivat sinne asumaan.
29 He antoivat kaupungilleen nimen Dan kantaisänsä Danin, Jaakobin pojan mukaan, mutta alun perin kaupungin nimi oli Lais.
30 Danilaiset sijoittivat puisen jumalankuvan kaupunkiinsa. Jonatan, joka oli Mooseksen pojan Gersomin sukukuntaa, ja hänen jälkeläisensä toimivat siellä Danin heimon pappeina, kunnes israelilaiset vietiin pakkosiirtolaisuuteen.
31 Danilaiset pitivät Miikan teettämän jumalankuvan itsellään koko sen ajan, jonka Jumalan pyhäkkö oli Silossa.