1 Kaj la Efraimidoj diris al li:Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li.

2 Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.

4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.

5 Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.

6 Sed la estroj de Sukot diris:Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

7 Tiam Gideon diris:Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.

8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.

9 Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene:Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.

10 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.

11 Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.

12 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.

13 Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.

14 Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.

15 Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris:Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante:Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon?

16 Kaj li prenis la plejaĝulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la loĝantojn de Sukot.

17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la loĝantojn de la urbo.

18 Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna:Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris:Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj.

19 Tiam li diris:Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin.

20 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter:Leviĝu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; ĉar li timis, ĉar li estis ankoraŭ juna.

21 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris:Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon:Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan.

23 Sed Gideon diris al ili:Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin:la Eternulo regu vin.

24 Kaj Gideon diris al ili:Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, ĉar estis afero kun Iŝmaelidoj.

25 Kaj ili diris:Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj ĉiu ĵetis tien orelringon el sia militakiro.

26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamaĵoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la reĝoj de Midjan, kaj krom la kolornamaĵoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo.

28 Kaj humiliĝis la Midjanidoj antaŭ la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

29 Kaj Jerubaal, filo de Joaŝ, iris kaj ekloĝis en sia domo.

30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj.

31 Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ.

32 Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.

34 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe.

35 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.

4 Gideon saapui Jordanille ja meni kolmensadan miehensä kanssa joen yli. He olivat takaa-ajon uuvuttamia,

8 Gideon jatkoi kulkuaan Penueliin ja esitti penuelilaisille saman pyynnön. Penuelilaiset vastasivat hänelle samalla tavalla kuin sukkotilaiset olivat vastanneet.

10 Sebah ja Salmunna olivat viidentoistatuhannen miehen kanssa Karkorissa. Vain tämän verran oli jäljellä itäisen autiomaan paimentolaisten sotajoukosta; taisteluissa oli kaatunut satakaksikymmentätuhatta miestä.

11 Gideon kulki paimentolaisten käyttämää tietä Nobahin ja Jogbehan itäpuolitse ja pääsi yllättämään sotajoukon, kun se kaikessa rauhassa lepäili leirissään.

12 Molemmat midianilaiskuninkaat Sebah ja Salmunna pakenivat, mutta Gideon ajoi heitä takaa, sai heidät vangiksi ja löi hajalle heidän koko sotajoukkonsa.

13 Kun Gideon, Joasin poika, palasi taistelusta Heresin solan kautta,

14 hän sai kiinni sukkotilaisen nuorukaisen ja kuulusteli häntä. Nuorukainen kirjoitti hänelle Sukkotin päämiesten ja vanhimpien nimet; heitä oli kaikkiaan seitsemänkymmentäseitsemän.

16 Sitten Gideon vangitsi Sukkotin vanhimmat ja pieksi heidät autiomaan orjantappuroilla ja piikkipensailla.

17 Penuelin linnoituksen hän repi maahan, ja kaupungin miehet hän surmasi.

26 Kultarenkaat, jotka Gideon oli pyytänyt lahjaksi, painoivat yhteensä tuhat seitsemänsataa sekeliä; tähän eivät sisältyneet ne puolikuun muotoiset korut, korvakorut ja purppuraiset vaatteet, jotka midianilaiskuninkailla oli ollut yllään, eivätkä heidän kameliensa kaulaketjut.

27 Kullasta Gideon teki efodi-kasukan kotikaupunkinsa Ofran jumalankuvaa varten. Israelilaiset kävivät palvomassa sitä ja luopuivat Herrasta. Näin kultainen kasukka koitui lankeemukseksi Gideonille ja hänen suvulleen.

28 Hävittyään israelilaisille midianilaiset eivät enää uskaltaneet lähteä ryöstöretkilleen. Israel sai elää rauhassa neljäkymmentä vuotta, Gideonin elämän loppuun saakka.

29 Gideon, Joasin poika, jota sanottiin myös Jerubbaaliksi, jäi kotikaupunkiinsa asumaan.

30 Hänellä oli useita vaimoja ja näiden kanssa seitsemänkymmentä poikaa.

31 Myös hänen Sikemissä asuva sivuvaimonsa synnytti hänelle pojan. Gideon antoi pojalle nimen Abimelek.

32 Gideon, Joasin poika, kuoli korkeassa iässä, ja hänet haudattiin isänsä Joasin hautaan, joka oli abieserilaisten Ofrassa.

33 Gideonin kuoltua israelilaiset eivät pysyneet Herralle uskollisina, vaan antautuivat jälleen palvelemaan baaleja. He ottivat jumalakseen Baal- Beritin

34 eivätkä muistaneet Herraa, Jumalaansa, joka oli pelastanut heidät kaikkien heidän ympärillään asuvien vihollisten käsistä.

35 He eivät tunteneet kiitollisuutta Gideonin sukua kohtaan siitä, mitä Gideon oli Israelin hyväksi tehnyt.