1 Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
5 Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
6 Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
7 Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
8 La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
9 Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona.
10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
11 kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj.
13 Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon;
14 ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.
15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro;
16 kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
17 Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
18 Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
20 Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko.
22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
23 Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
24 Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.
25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.
4 (H23:5) He eivät antaneet teille ruokaa eivätkä juomaa, kun te olitte tulossa Egyptistä, vaan palkkasivat Bileamin, Beorin pojan Mesopotamian Petorista, kiroamaan teidät.
5 (H23:6)Mutta Herra, teidän Jumalanne, ei suostunut kuulemaan Bileamia, vaan muutti kirouksen siunaukseksi, koska hän rakastaa teitä.
6 (H23:7) Älkää milloinkaan koko elinaikananne tehkö mitään, mikä edistää heidän menestystään ja hyvinvointiaan.
8 (H23:9)Näiden jälkeläisiä voidaan kolmannesta sukupolvesta alkaen ottaa Herran kansan joukkoon.
10 (H23:11)Jos joku teistä on yöllisen siemenvuodon takia epäpuhdas, hänen on mentävä leirin ulkopuolelle ja pysyttävä siellä.
11 (H23:12)Illansuussa hänen on peseydyttävä, ja vasta auringonlaskun aikaan hän saa palata leiriin.
13 (H23:14)Varusteidenne joukossa teillä tulee olla pieni lapio, jolla kaivatte ulosteitanne varten kuopan ja peitätte jälkenne.
14 (H23:15)Herra, teidän Jumalanne, kulkee leirissänne, suojelee teitä ja antaa vihollisenne teidän käsiinne. Sen tähden leirin on oltava pyhä, niin ettei hän näe siellä mitään sopimatonta eikä jätä teitä.
16 (H23:17)Hän saa jäädä asumaan keskuuteenne ja valita vapaasti asuinpaikkansa. Älkää käyttäkö hyväksenne hänen ahdinkoaan.
18 (H23:19)Haureudesta saatua palkkiota, olipa se maksettu naiselle tai miehelle, ei saa viedä Herran, teidän Jumalanne, pyhäkköön minkään lupauksen täyttämiseksi. Se on iljetys Herralle, teidän Jumalallenne.
20 (H23:21) Vierasmaalaiselta voit periä korkoa mutta maanmieheltäsi et. Kun noudatat näitä määräyksiä, Herra, sinun Jumalasi, siunaa sinua kaikissa toimissasi siinä maassa, jonka nyt menet ottamaan haltuusi.
22 (H23:23)Sitä, ettet anna lupauksia, ei lasketa sinulle synniksi.
23 (H23:24)Jos kuitenkin olet vapaaehtoisesti antanut suullisen lupauksen Herralle, Jumalallesi, sinun on täytettävä se tarkoin.
25 (H23:26)Kun kuljet viljapellon halki, voit käsin kerätä tähkäpäitä, mutta sirpillä et saa leikata itsellesi toisen viljaa.