1 Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
4 sed vi, kiuj restis aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ.
5 Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
6 Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros:Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
7 Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?
8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?
9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj
10 pri la tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
11 Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi ne vidis, nur la voĉon.
13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj.
14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
15 Gardu do bone viajn animojn:ĉar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro;
16 vi do ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia idolo, figuron de viro aŭ virino,
17 figuron de ia bruto, kiu estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub la ĉielo,
18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fiŝo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
19 Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.
20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.
21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj ĵuris, ke mi ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon;
22 ĉar mi mortos en ĉi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.
23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
24 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.
25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin:
26 mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi loĝos sur ĝi, sed vi estos ekstermitaj.
27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritaĵo de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, kiuj ne vidas kaj ne aŭdas kaj ne manĝas kaj ne flaras.
29 Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
31 ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.
32 Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando:Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila?
33 Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta?
34 Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.
36 El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro.
37 Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo,
38 por forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedaĵon, kiel nun.
39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.
40 Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.
41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo,
42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antaŭe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
43 Becer en la dezerto, sur la ebenaĵo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Baŝan por la Manaseidoj.
44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj;
45 jen estas la atestoj kaj la leĝoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
46 transe de Jordan, en la valo kontraŭ Bet-Peor, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;
47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan, la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo,
48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas Ĥermon);
49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj ĝis la maro de la stepo ĉe la bazo de Pisga.
2 Älkää lisätkö mitään näihin käskyihin älkääkä poistako niistä mitään. Pitäkää Herran, Jumalanne, käskyt, jotka minä teille annan.
3 Te olette omin silmin nähneet, mitä Herra teki Baal- Peorissa. Herra, teidän Jumalanne, hävitti teidän keskuudestanne kaikki, jotka lankesivat siellä Baalin palvojiksi.
4 Mutta te, jotka pysyitte Herralle uskollisina, olette kaikki elossa vielä tänäkin päivänä.
6 Noudattakaa niitä ja pitäkää ne, sillä ne ovat muiden kansojen silmissä osoitus teidän viisaudestanne ja ymmärryksestänne. Nämä lait kuullessaan kaikki sanovat: 'Miten viisas ja ymmärtäväinen tuo suuri kansa onkaan.'
7 Minkä muun suurenkaan kansan jumalat ovat yhtä lähellä omaa kansaansa kuin Herra, meidän Jumalamme? Hän on meitä lähellä aina, kun me häntä rukoilemme.
8 Onko millään muulla suurellakaan kansalla yhtä oikeudenmukaiset käskyt ja säädökset kuin tämä laki, jonka minä teille tänään annan?
10 Älkää unohtako sitä päivää, jona seisoitte Herran, Jumalanne, edessä Horebin luona, kun hän sanoi minulle: 'Kutsu israelilaiset koolle, niin minä julistan heille sanani, että he oppisivat palvelemaan ja kunnioittamaan minua koko elämänsä ajan ja että he opettaisivat minun sanani myös lapsilleen.'
11 Te astuitte lähemmäksi ja jäitte seisomaan vuoren juurelle. Vuori roihusi pimeyden ja synkkien pilvien keskellä liekeissä, jotka yltivät taivaaseen saakka.
12 Herra puhui teille tulen keskeltä. Sanat te kuulitte, mutta hänen hahmoaan te ette voineet nähdä; kuulitte vain hänen äänensä.
13 Hän ilmoitti teille liittonsa ehdot, kymmenen käskyn lain, jota teidän tulee noudattaa, ja kirjoitti käskyt kahteen kivitauluun.
14 Minun hän käski opettaa teille kaikki lait ja säädökset, että eläisitte niiden mukaisesti siinä maassa, jonka menette ottamaan haltuunne.
16 ettette lankea tekemään minkäänlaista patsasta tai muuta jumalankuvaa, jolla olisi miehen tai naisen hahmo
17 tai maan päällä elävän eläimen tai taivaalla lentävän linnun hahmo
18 tai maassa ryömivän matelijan tai alhaalla vesissä elävän kalan hahmo.
19 Kun kohotatte katseenne taivasta kohden ja näette auringon, kuun ja tähdet, taivaan kaikki joukot, älkää langetko niiden lumoihin, älkää kumartako älkääkä palvoko niitä. Ne on Herra, teidän Jumalanne, jättänyt muille kansoille.
20 Mutta teidät Herra toi pois Egyptin sulatusuunista, että teistä tulisi hänen oma kansansa, kuten te tänä päivänä olettekin.
22 vaan että minun on kuoltava Jordanin tällä puolen. Mutta te saatte kulkea Jordanvirran yli ja ottaa haltuunne tuon hyvän maan.
23 Pitäkää huoli siitä, ettette unohda sen liiton ehtoja, jonka Herra, teidän Jumalanne, teki teidän kanssanne, ettekä tee itsellenne jumalankuvaa, sillä sen on Herra, teidän Jumalanne, teiltä kieltänyt.
24 Herra, teidän Jumalanne, on polttava tuli; hän on kiivas Jumala.
26 Taivas ja maa ovat todistajinani, kun nyt sanon, että siinä tapauksessa te pian häviätte maastanne, jota nyt olette menossa ottamaan haltuunne Jordanin tuolta puolen. Te ette saa elää siellä kauan, vaan teidät perii tuho.
27 Herra hajottaa teidät toisten kansojen sekaan, ja teitä jää vain pieni joukko niiden kansojen keskuuteen, joiden luo Herra teidät ajaa.
28 Siellä te joudutte palvelemaan jumalia, jotka ovat ihmiskätten työtä, puuta ja kiveä, jotka eivät maista eivätkä haista, eivät näe eivätkä kuule.
30 Kun kaikki nämä onnettomuudet kohtaavat teitä, te lopulta hädässänne palaatte Herran, Jumalanne, luo ja tottelette häntä.
31 Herra, teidän Jumalanne, on laupias Jumala. Hän ei hylkää teitä eikä anna teidän tuhoutua. Hän ei unohda valalla vahvistamaansa lupausta, jonka hän antoi esi-isillenne.
33 Onko mikään muu kansa teidän laillanne kuullut Jumalan puhuvan tulen keskeltä? Ja silti te olette jääneet eloon!
34 Tai onko millään jumalalla ollut rohkeutta tulla ottamaan kokonainen kansa omakseen toisen kansan keskuudesta, kuten Herra, teidän Jumalanne, on tehnyt? Te saitte omin silmin nähdä, kuinka hän kuritti egyptiläisiä, teki ihmeitä ja tunnustekoja, soti heitä vastaan ja vei teidät kohotetun kätensä ja pelottavien mainetekojensa voimalla pois Egyptistä.
36 Taivaasta hän antoi teidän kuulla äänensä kasvattaakseen teitä, ja maan päällä hän antoi teidän nähdä suuren tulensa, ja te kuulitte hänen sanansa tulen keskeltä.
37 Hän rakasti jo teidän esi-isiänne, ja siksi hän valitsi omikseen heidän jälkeläisensä ja vei itse teidät suurella voimallaan pois Egyptistä.
38 Hän lupasi hävittää teitä suuremmat ja mahtavammat kansat teidän tieltänne antaakseen teille niiden maat, kuten nyt tapahtuu.
39 Teidän tulee siis tietää ja painaa mieleenne, että Herra on Jumala niin taivaassa kuin maan päällä eikä toista Jumalaa ole.
41 Niihin aikoihin Mooses valitsi Jordanin itäpuolelta kolme kaupunkia,
42 jotta jokainen, joka tahattomasti ja vailla aikaisempaa kaunaa surmaa toisen ihmisen, voisi paeta johonkin niistä ja näin säilyttää henkensä.
43 Ruubenin heimolle Mooses osoitti Beserin kaupungin ylätasangon autiomaasta, Gadin heimolle Ramotin kaupungin Gileadista ja Manassen heimolle Golanin kaupungin Basanista.
44 Tämä on se laki, jonka Mooses julisti israelilaisille.
45 Nämä ovat ne määräykset, käskyt ja säädökset, jotka Mooses ilmoitti israelilaisille, kun he Egyptistä lähdettyään
46 olivat tulleet Jordanin itäpuolelle laaksoon, joka on Bet-Peorin lähellä, amorilaisten kuninkaan Sihonin maassa. Sihon oli hallinnut Hesbonissa, mutta Mooses ja israelilaiset olivat matkallaan Egyptistä kukistaneet hänet
47 ja ottaneet haltuunsa sekä hänen maansa että Basanin kuninkaan Ogin maat. Israelilaiset olivat vallanneet näiden molempien amorilaiskuninkaiden alueet, jotka sijaitsivat Jordanin itäpuolella:
48 Arnonin jokilaakson partaalla olevasta Aroerista Sioninvuoreen eli Hermoniin ulottuvan alueen
49 sekä koko Jordaninlaakson itäosan Kuolleeseenmereen ja aina Pisgan rinteille saakka.