1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
2 Kaj Elija diris al Eliŝa:Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li:Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaŭ scias, silentu.
4 Kaj Elija diris al li:Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li:Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaŭ scias, silentu.
6 Kaj Elija diris al li:Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa:Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris:Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
10 Kaj tiu diris:Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
12 Eliŝa vidis, kaj ekkriis:Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
16 Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.
17 Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa:Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
20 Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
22 Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
1 В то время, как Господь восхотел вознести Илию в вихре на небо, шел Илия с Елисеем из Галгала.
2 И сказал Илия Елисею: останься здесь, ибо Господь посылает меня в Вефиль. Но Елисей сказал: жив Господь и жива душа твоя! не оставлю тебя. И пошли они в Вефиль.
3 И вышли сыны пророков, которые в Вефиле, к Елисею и сказали ему: знаешь ли, что сегодня Господь вознесет господина твоего над главою твоею? Он сказал: я также знаю, молчите.
4 И сказал ему Илия: Елисей, останься здесь, ибо Господь посылает меня в Иерихон. И сказал он: жив Господь и жива душа твоя! не оставлю тебя. И пришли в Иерихон.
5 И подошли сыны пророков, которые в Иерихоне, к Елисею и сказали ему: знаешь ли, что сегодня Господь берет господина твоего и вознесет над главою твоею? Он сказал: я также знаю, молчите.
6 И сказал ему Илия: останься здесь, ибо Господь посылает меня к Иордану. И сказал он: жив Господь и жива душа твоя! не оставлю тебя. И пошли оба.
7 Пятьдесят человек из сынов пророческих пошли и стали вдали напротив их, а они оба стояли у Иордана.
8 И взял Илия милоть свою, и свернул, и ударил ею по воде, и расступилась она туда и сюда, и перешли оба посуху.
9 Когда они перешли, Илия сказал Елисею: проси, что сделать тебе, прежде нежели я буду взят от тебя. И сказал Елисей: дух, который в тебе, пусть будет на мне вдвойне.
10 И сказал он: трудного ты просишь. Если увидишь, как я буду взят от тебя, то будет тебе так, а если не увидишь, не будет.
11 Когда они шли и дорогою разговаривали, вдруг явилась колесница огненная и кони огненные, и разлучили их обоих, и понесся Илия в вихре на небо.
12 Елисей же смотрел и воскликнул: отец мой, отец мой, колесница Израиля и конница его! И не видел его более. И схватил он одежды свои и разодрал их на две части.
13 И поднял милоть Илии, упавшую с него, и пошел назад, и стал на берегу Иордана;
14 и взял милоть Илии, упавшую с него, и ударил ею по воде, и сказал: где Господь, Бог Илии, – Он Самый? И ударил по воде, и она расступилась туда и сюда, и перешел Елисей.
15 И увидели его сыны пророков, которые в Иерихоне, издали, и сказали: опочил дух Илии на Елисее. И пошли навстречу ему, и поклонились ему до земли,
16 и сказали ему: вот, есть [у нас], рабов твоих, человек пятьдесят, люди сильные; пусть бы они пошли и поискали господина твоего; может быть, унес его Дух Господень и поверг его на одной из гор, или на одной из долин. Он же сказал: не посылайте.
17 Но они приступали к нему долго, так что наскучили ему, и он сказал: пошлите. И послали пятьдесят человек, и искали три дня, и не нашли его,
18 и возвратились к нему, между тем как он оставался в Иерихоне, и сказал им: не говорил ли я вам: не ходите?
19 И сказали жители того города Елисею: вот, положение этого города хорошо, как видит господин мой; но вода нехороша и земля бесплодна.
20 И сказал он: дайте мне новую чашу и положите туда соли. И дали ему.
21 И вышел он к истоку воды, и бросил туда соли, и сказал: так говорит Господь: Я сделал воду сию здоровою, не будет от нее впредь ни смерти, ни бесплодия.
22 И вода стала здоровою до сего дня, по слову Елисея, которое он сказал.
23 И пошел он оттуда в Вефиль. Когда он шел дорогою, малые дети вышли из города и насмехались над ним и говорили ему: иди, плешивый! иди, плешивый!
24 Он оглянулся и увидел их и проклял их именем Господним. И вышли две медведицы из леса и растерзали из них сорок два ребенка.
25 Отсюда пошел он на гору Кармил, а оттуда возвратился в Самарию.