1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.

2 Kaj la reĝo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto.

3 Kaj la reĝo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo:Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.

4 Tiam la reĝo diris al Ciba:Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris:Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.

5 Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis.

6 Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.

7 Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo!

8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo.

9 Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.

10 Sed la reĝo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras?

11 Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.

12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado.

13 Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.

14 La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

15 Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li.

16 Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom:Vivu la reĝo! vivu la reĝo!

17 Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?

18 Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.

19 Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.

20 Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel:Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari.

21 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi.

22 Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj.

23 La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.

1 Когда Давид немного сошел с вершины горы, вот встречается ему Сива, слуга Мемфивосфея, с парою навьюченных ослов, и на них двести хлебов, сто связок изюму, сто связок смокв и мех с вином.

2 И сказал царь Сиве: для чего это у тебя? И отвечал Сива: ослы для дома царского, для езды, а хлеб и плоды для пищи отрокам, а вино для питья ослабевшим в пустыне.

3 И сказал царь: где сын господина твоего? И отвечал Сива царю: вот, он остался в Иерусалиме и говорит: теперь–то дом Израилев возвратит мне царство отца моего.

4 И сказал царь Сиве: вот тебе все, что у Мемфивосфея. И отвечал Сива, поклонившись: да обрету милость в глазах господина моего царя!

5 Когда дошел царь Давид до Бахурима, вот вышел оттуда человек из рода дома Саулова, по имени Семей, сын Геры; он шел и злословил,

6 и бросал камнями на Давида и на всех рабов царя Давида; все же люди и все храбрые были по правую и по левую сторону [царя].

7 Так говорил Семей, злословя его: уходи, уходи, убийца и беззаконник!

8 Господь обратил на тебя всю кровь дома Саулова, вместо которого ты воцарился, и предал Господь царство в руки Авессалома, сына твоего; и вот, ты в беде, ибо ты – кровопийца.

9 И сказал Авесса, сын Саруин, царю: зачем злословит этот мертвый пес господина моего царя? пойду я и сниму с него голову.

10 И сказал царь: что мне и вам, сыны Саруины? пусть он злословит, ибо Господь повелел ему злословить Давида. Кто же может сказать: зачем ты так делаешь?

11 И сказал Давид Авессе и всем слугам своим: вот, если мой сын, который вышел из чресл моих, ищет души моей, тем больше сын Вениамитянина; оставьте его, пусть злословит, ибо Господь повелел ему;

12 может быть, Господь призрит на уничижение мое, и воздаст мне Господь благостью за теперешнее его злословие.

13 И шел Давид и люди его [своим] путем, а Семей шел по окраине горы, со стороны его, шел и злословил, и бросал камнями на сторону его и пылью.

14 И пришел царь и весь народ, бывший с ним, утомленный, и отдыхал там.

15 Авессалом же и весь народ Израильский пришли в Иерусалим, и Ахитофел с ним.

16 Когда Хусий Архитянин, друг Давидов, пришел к Авессалому, то сказал Хусий Авессалому: да живет царь, да живет царь!

17 И сказал Авессалом Хусию: таково–то усердие твое к твоему другу! отчего ты не пошел с другом твоим?

18 И сказал Хусий Авессалому: нет, кого избрал Господь и этот народ и весь Израиль, с тем и я, и с ним останусь.

19 И притом кому я буду служить? Не сыну ли его? Как служил я отцу твоему, так буду служить и тебе.

20 И сказал Авессалом Ахитофелу: дайте совет, что нам делать.

21 И сказал Ахитофел Авессалому: войди к наложницам отца твоего, которых он оставил охранять дом свой; и услышат все Израильтяне, что ты сделался ненавистным для отца твоего, и укрепятся руки всех, которые с тобою.

22 И поставили для Авессалома палатку на кровле, и вошел Авессалом к наложницам отца своего пред глазами всего Израиля.

23 Советы же Ахитофела, которые он давал, в то время [считались], как если бы кто спрашивал наставления у Бога. Таков был всякий совет Ахитофела как для Давида, так и для Авессалома.