Publicidade

Ezequiel 46

1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita.2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.3 La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo;5 kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo;7 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri.9 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.10 Kaj la princo estos inter ili:kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros.11 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon.13 Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin.14 Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo.15 Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.16 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo.17 Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili.18 La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo:nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.19 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente.20 Kaj li diris al mi:Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto.22 En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj.23 Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe.24 Kaj li diris al mi:Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.

1 Так говорит Господь Бог: ворота внутреннего двора, обращенные лицом к востоку, должны быть заперты в продолжение шести рабочих дней, а в субботний день они должны быть отворены и в день новомесячия должны быть отворены.2 Князь пойдет через внешний притвор ворот и станет у вереи этих ворот; и священники совершат его всесожжение и его благодарственную жертву; и он у порога ворот поклонится [Господу], и выйдет, а ворота остаются незапертыми до вечера.3 И народ земли будет поклоняться пред Господом, при входе в ворота, в субботы и новомесячия.4 Всесожжение, которое князь принесет Господу в субботний день, должно быть из шести агнцев без порока и из овна без порока;5 хлебного приношения ефа на овна, а на агнцев хлебного приношения, сколько рука его подаст, а елея гин на ефу.6 В день новомесячия будут приносимы им из стада волов телец без порока, также шесть агнцев и овен без порока.7 Хлебного приношения он принесет ефу на тельца и ефу на овна, а на агнцев, сколько рука его подаст, и елея гин на ефу.8 И когда приходить будет князь, то должен входить через притвор ворот и тем же путем выходить.9 А когда народ земли будет приходить пред лице Господа в праздники, то вошедший северными воротами для поклонения должен выходить воротами южными, а вошедший южными воротами должен выходить воротами северными; он не должен выходить теми же воротами, которыми вошел, а должен выходить противоположными.10 И князь должен находиться среди них; когда они входят, входит и он; и когда они выходят, выходит и он.11 И в праздники и в торжественные дни хлебного приношения [от] [него] должно быть по ефе на тельца и по ефе на овна, а на агнцев, сколько подаст рука его, и елея по гину на ефу.12 А если князь, по усердию своему, захочет принести всесожжение или благодарственную жертву Господу, то должны отворить ему ворота, обращенные к востоку, и он совершит свое всесожжение и свою благодарственную жертву так же, как совершил в субботний день, и после сего он выйдет, и по выходе его ворота запрутся.13 Каждый день приноси Господу во всесожжение однолетнего агнца без порока; каждое утро приноси его.14 А хлебного приношения прилагай к нему каждое утро шестую часть ефы и елея третью часть гина, чтобы растворить муку; таково вечное постановление о хлебном приношении Господу, навсегда.15 Пусть приносят во всесожжение агнца и хлебное приношение и елей каждое утро постоянно.16 Так говорит Господь Бог: если князь дает кому из сыновей своих подарок, то это должно пойти в наследство и его сыновьям; это владение их должно быть наследственным.17 Если же он даст из наследия своего кому–либо из рабов своих подарок, то это будет принадлежать ему только до года освобождения, и тогда возвратится к князю. Только к сыновьям его должно переходить наследие его.18 Но князь не может брать из наследственного участка народа, вытесняя их из владения их; из своего только владения он может уделять детям своим, чтобы никто из народа Моего не был изгоняем из своего владения.19 И привел он меня тем ходом, который сбоку ворот, к священным комнатам для священников, обращенным к северу, и вот там одно место на краю к западу.20 И сказал мне: "это – место, где священники должны варить жертву за преступление и жертву за грех, где должны печь хлебное приношение, не вынося его на внешний двор, для освящения народа".21 И вывел меня на внешний двор, и провел меня по четырем углам двора, и вот, в каждом углу двора еще двор.22 Во всех четырех углах двора были покрытые дворы в сорок [локтей] длины и тридцать ширины, одной меры во всех четырех углах.23 И кругом всех их четырех – стены, а у стен сделаны очаги кругом.24 И сказал мне: "вот поварни, в которых служители храма варят жертвы народные".

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-