1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.
2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto.
3 Kaj kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la ŝtonon sur ĝian lokon, sur la aperturon de la puto.
4 Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran.
5 Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas.
6 Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj.
7 Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraŭ multe, ankoraŭ ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu.
8 Kaj ili diris: Ni ne povas, ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn.
9 Dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi paŝtis ilin.
10 Kaj kiam Jakob ekvidis Raĥelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la ŝafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimiĝis, derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la ŝafojn de Laban, la frato de lia patrino.
11 Kaj Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris.
12 Kaj Jakob diris al Raĥel, ke li estas parenco de ŝia patro kaj filo de Rebeka. Kaj ŝi kuris kaj diris al sia patro.
13 Kaj kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion.
14 Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li tutan monaton.
15 Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel.
17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa.
18 Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino.
19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi.
20 Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin.
21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi.
22 Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi.
24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
25 Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis?
26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan.
27 Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn.
28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Raĥel kiel edzinon.
29 Kaj Laban donis al sia filino Raĥel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
30 Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn.
31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta.
32 Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun; kaj ŝi donis al li la nomon Simeon.
34 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
35 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.
1 И встал Иаков и пошел в землю сынов востока.
2 И увидел: вот, на поле колодезь, и там три стада мелкого скота, лежавшие около него, потому что из того колодезя поили стада. Над устьем колодезя был большой камень.
3 Когда собирались туда все стада, отваливали камень от устья колодезя и поили овец; потом опять клали камень на свое место, на устье колодезя.
4 Иаков сказал им: братья мои! откуда вы? Они сказали: мы из Харрана.
5 Он сказал им: знаете ли вы Лавана, сына Нахорова? Они сказали: знаем.
6 Он еще сказал им: здравствует ли он? Они сказали: здравствует; и вот, Рахиль, дочь его, идет с овцами.
7 И сказал: вот, дня еще много; не время собирать скот; напойте овец и пойдите, пасите.
8 Они сказали: не можем, пока не соберутся все стада, и не отвалят камня от устья колодезя; тогда будем мы поить овец.
9 Еще он говорил с ними, как пришла Рахиль с мелким скотом отца своего, потому что она пасла.
10 Когда Иаков увидел Рахиль, дочь Лавана, брата матери своей, и овец Лавана, брата матери своей, то подошел Иаков, отвалил камень от устья колодезя и напоил овец Лавана, брата матери своей.
11 И поцеловал Иаков Рахиль и возвысил голос свой и заплакал.
12 И сказал Иаков Рахили, что он родственник отцу ее и что он сын Ревеккин. А она побежала и сказала отцу своему.
13 Лаван, услышав о Иакове, сыне сестры своей, выбежал ему навстречу, обнял его и поцеловал его, и ввел его в дом свой; и он рассказал Лавану все сие.
14 Лаван же сказал ему: подлинно ты кость моя и плоть моя. И жил у него [Иаков] целый месяц.
15 И Лаван сказал Иакову: неужели ты даром будешь служить мне, потому что ты родственник? скажи мне, что заплатить тебе?
16 У Лавана же было две дочери; имя старшей: Лия; имя младшей: Рахиль.
17 Лия была слаба глазами, а Рахиль была красива станом и красива лицем.
18 Иаков полюбил Рахиль и сказал: я буду служить тебе семь лет за Рахиль, младшую дочь твою.
19 Лаван сказал: лучше отдать мне ее за тебя, нежели отдать ее за другого кого; живи у меня.
20 И служил Иаков за Рахиль семь лет; и они показались ему за несколько дней, потому что он любил ее.
21 И сказал Иаков Лавану: дай жену мою, потому что мне уже исполнилось время, чтобы войти к ней.
22 Лаван созвал всех людей того места и сделал пир.
23 Вечером же взял дочь свою Лию и ввел ее к нему; и вошел к ней [Иаков].
24 И дал Лаван служанку свою Зелфу в служанки дочери своей Лии.
25 Утром же оказалось, что это Лия. И сказал Лавану: что это сделал ты со мною? не за Рахиль ли я служил у тебя? зачем ты обманул меня?
26 Лаван сказал: в нашем месте так не делают, чтобы младшую выдать прежде старшей;
27 окончи неделю этой, потом дадим тебе и ту за службу, которую ты будешь служить у меня еще семь лет других.
28 Иаков так и сделал и окончил неделю этой. И [Лаван] дал Рахиль, дочь свою, ему в жену.
29 И дал Лаван служанку свою Валлу в служанки дочери своей Рахили.
30 [Иаков] вошел и к Рахили, и любил Рахиль больше, нежели Лию; и служил у него еще семь лет других.
31 Господь узрел, что Лия была нелюбима, и отверз утробу ее, а Рахиль была неплодна.
32 Лия зачала и родила сына, и нарекла ему имя: Рувим, потому что сказала она: Господь призрел на мое бедствие; ибо теперь будет любить меня муж мой.
33 И зачала опять и родила сына, и сказала: Господь услышал, что я нелюбима, и дал мне и сего. И нарекла ему имя: Симеон.
34 И зачала еще и родила сына, и сказала: теперь–то прилепится ко мне муж мой, ибо я родила ему трех сынов. От сего наречено ему имя: Левий.
35 И еще зачала и родила сына, и сказала: теперь–то я восхвалю Господа. Посему нарекла ему имя Иуда. И перестала рождать.