1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon.2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj.3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi.4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj.5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.6 Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.8 Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason.9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon.10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon?11 Li respondis al mi:Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.
1 И опять поднял я глаза мои и увидел: вот летит свиток.2 И сказал он мне: что видишь ты? Я отвечал: вижу летящий свиток; длина его двадцать локтей, а ширина его десять локтей.3 Он сказал мне: это проклятие, исходящее на лице всей земли; ибо всякий, кто крадет, будет истреблен, как написано на одной стороне, и всякий, клянущийся ложно, истреблен будет, как написано на другой стороне.4 Я навел его, говорит Господь Саваоф, и оно войдет в дом татя и в дом клянущегося Моим именем ложно, и пребудет в доме его, и истребит его, и дерева его, и камни его.5 И вышел Ангел, говоривший со мною, и сказал мне: подними еще глаза твои и посмотри, что это выходит?6 Когда же я сказал: что это? Он отвечал: это выходит ефа, и сказал: это образ их по всей земле.7 И вот, кусок свинца поднялся, и там сидела одна женщина посреди ефы.8 И сказал он: эта [женщина] – само нечестие, и бросил ее в средину ефы, а на отверстие ее бросил свинцовый кусок.9 И поднял я глаза мои и увидел: вот, появились две женщины, и ветер был в крыльях их, и крылья у них как крылья аиста; и подняли они ефу и понесли ее между землею и небом.10 И сказал я Ангелу, говорившему со мною: куда несут они эту ефу?11 Тогда сказал он мне: чтобы устроить для нее дом в земле Сеннаар, и когда будет все приготовлено, то она поставится там на своей основе.