1 Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapiŝoj.

2 Kaj Natan diris al David:Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.

3 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:

4 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por loĝi;

5 ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo.

6 Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

7 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

8 kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

9 kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe;

10 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

11 Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.

12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por ĉiam.

13 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi.

14 Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.

15 Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

16 Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie?

17 Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto eĉ por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.

18 Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.

19 Ho Eternulo, por Via servanto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri ĉian grandecon.

20 Ho Eternulo, ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj.

21 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?

22 Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.

23 Kaj nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj pri lia domo, veriĝu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

24 Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la domo de Via servanto David estu fortika antaŭ Vi.

25 Ĉar Vi, ho mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al li domon; tial Via servanto trovis kuraĝon preĝi antaŭ Vi.

26 Kaj nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto ĉi tiun bonaĵon.

27 Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio restas benita por eterne.

1 Habitando Davi em sua casa, disse ao profeta Natã: Eis que habito eu numa casa de cedro, mas a arca da aliança de Jeová está debaixo de cortinas.

2 Respondeu Natã a Davi: Faze tudo o que tens no teu coração, porque Deus é contigo.

3 Na mesma noite veio a palavra de Deus a Natã, dizendo:

4 Vai e fala a Davi, meu servo: Assim diz Jeová: Tu não me edificarás casa para eu habitar;

5 não tenho habitado numa casa desde o dia em que fiz subir Israel até o dia de hoje, mas tenho mudado de uma tenda para outra tenda e de um tabernáculo para outro.

6 Em todos os lugares em que tenho andado com Israel, falei eu jamais uma palavra a um dos juízes de Israel, a quem mandei que apascentassem o meu povo, dizendo: Por que não me tendes edificado uma casa de cedro?

7 Agora assim dirás ao meu servo Davi: Assim diz Jeová dos exércitos: Eu te tirei do curral, de detrás das ovelhas, para que fosses príncipe sobre o meu povo de Israel;

8 e estive contigo por onde quer que andavas, exterminei todos os teus inimigos da tua presença; e te farei um nome como o dos grandes da terra.

9 Designarei um lugar para o meu povo de Israel, e o plantarei, para que habite no seu lugar e nunca mais seja movido; nem os filhos da perversidade o assolarão, como no princípio,

10 e como desde o dia em que dei juízes sobre o meu povo de Israel; e subjugarei todos os teus inimigos. Também te declaro que Jeová te edificará casa.

11 Quando forem cumpridos os dias de ires para teus pais, depois de ti suscitarei a tua semente, um de teus filhos; e estabelecerei o seu reino.

12 Esse me edificará casa, e estabelecerei o seu trono para sempre.

13 Eu lhe serei por pai, ele me será por filho; não tirarei dele a minha misericórdia, como a tirei do teu predecessor,

14 mas o confirmarei na minha casa e no meu reino para sempre; o seu reino será para sempre estabelecido.

15 Segundo todas estas palavras, e segundo toda esta visão, assim falou Natã a Davi.

16 Então entrou o rei Davi, e se assentou diante de Jeová; e disse: Quem sou eu, Deus Jeová, e que é a minha casa, para que me tenhas trazido até aqui?

17 Isto pareceu pouco aos teus olhos, ó Deus; porém falaste da casa do teu servo para um futuro ainda distante, e me trataste como a um homem ilustre, ó Deus Jeová.

18 Que mais te pode dizer ainda Davi no tocante à honra feita ao teu servo? pois tu conheces o teu servo.

19 Jeová, por amor do teu servo, e conforme o teu coração, fizeste todas estas grandes coisas, para as revelar.

20 Jeová, ninguém há semelhante a ti, nem há outro Deus fora de ti, segundo tudo o que temos ouvido com os nossos ouvidos.

21 Que outra nação na terra é como o teu povo de Israel, única a quem Deus foi remir para seu povo, a fim de te fazer um nome por meio de coisas grandes e terríveis, expulsando nações diante do teu povo que remiste do Egito?

22 Pois fizeste o teu povo de Israel povo teu para sempre; e tu, Jeová, te fizeste seu Deus.

23 Agora Jeová, seja estabelecida para sempre a palavra que falaste a respeito do teu servo e a respeito da sua casa, e faze como falaste.

24 Que ela seja estabelecida, e seja magnificado para sempre o teu nome, em dizer-se: Jeová dos exércitos é Deus de Israel, sim Deus para Israel; diante de ti está estabelecida a casa do teu servo Davi.

25 Tu, Deus meu, revelaste ao teu servo que lhe edificarás casa; portanto o teu servo achou confiança para orar diante de ti.

26 Agora, Jeová, tu és Deus, e prometeste este bem ao teu servo;

27 e agora te foste servido abençoar a casa do teu servo, para que permaneça para sempre diante de ti; porque tu, Jeová, abençoaste, ela está abençoada para sempre.