1 Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon,
2 kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
3 tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu.
5 Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia:
8 tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin,
9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
10 Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
11 Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12 Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras:
13 Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
14 kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi:
15 tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo.
16 Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu.
17 Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
18 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.
1 Se se levantar no meio de ti profeta ou sonhador de sonhos, e te mostrar um milagre ou prodígio,
2 e suceder o milagre ou o prodígio, de que te falou, e disser: Vamos após outros deuses, que não conheceste, e sirvamo-los;
3 não ouvirás as palavras desse profeta, ou desse sonhador de sonhos; porque Jeová vosso Deus vos está experimentando, para saber se o amais de todo o vosso coração e de toda a vossa alma.
4 Andareis após Jeová vosso Deus, e temê-lo-eis; guardareis os seus mandamentos, e obedecereis à sua voz, e o servireis e a ele vos unireis.
5 Esse profeta, ou esse sonhador de sonhos, será morto, porque falou rebelião contra Jeová vosso Deus, que vos tirou da terra do Egito e vos remiu da casa de servidão, para vos tirar do caminho em que Jeová vosso Deus vos ordenou que andásseis. Assim exterminarás o mal do meio de ti.
6 Se teu irmão, filho de tua mãe, ou teu filho, ou tua filha, ou a mulher do teu coração, ou o teu amigo, que te é como a tua alma, te incitar em segredo, dizendo: Vamos e sirvamos outros deuses desconhecidos a ti e a teus pais,
7 dos deuses dos povos que estão ao redor de ti, perto ou longe de ti, desde uma extremidade da terra até a outra,
8 não lhe cederás, nem o ouvirás, o teu olho não terá piedade dele, nem o pouparás, nem o esconderás;
9 mas certamente o matarás. A tua mão será a primeira contra ele para o matar, e depois a mão de todo o povo.
10 Tu o apedrejarás, até que morra; porque procurou apartar-te de Jeová teu Deus, que te tirou da terra do Egito, da casa de servidão.
11 Todo o Israel ouvirá, e temerá, e não se tornará a fazer uma coisa má como esta, no meio de ti.
12 Se, em alguma das tuas cidades que Jeová teu Deus te dá para nela habitares, ouvires dizer:
13 Uns homens depravados saíram do meio de ti, e perverteram os habitantes da tua cidade, dizendo: Vamos e sirvamos outros deuses que não conheces;
14 indagarás, investigarás e com diligência perguntarás. Se for verdade, se for certo que tal abominação se cometeu no meio de ti,
15 certamente ferirás os habitantes daquela cidade ao fio da espada, destruindo-a completamente e bem assim tudo o que nela há, até os seus animais.
16 Ajuntarás todo o despojo dela no meio da sua praça, e queimarás a cidade e todo o seu despojo como oferta inteira a Jeová teu Deus; ficará um montão para sempre; não se tornará a edificar.
17 Para que Jeová se aparte do ardor da sua ira, e se compadeça de ti, e tenha piedade de ti, e te multiplique, como prometeu com juramento a teus pais, não se te pegará às mãos nada do anátema;
18 quando ouvires a voz de Jeová teu Deus, para guardares todos os seus mandamentos, que eu hoje te ordeno, para fazeres o que é reto aos olhos de Jeová teu Deus.