1 Post paso de sep jaroj faru forlason.
2 Jen estas la esenco de la forlaso:ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.
3 De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion via mano forlasu.
4 Cetere ne estos ĉe vi malriĉulo (ĉar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon),
5 se vi nur obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
6 Ĉar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili ne regos.
7 Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo;
8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li.
9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.
10 Donu al li, kaj ne ĉagrenu vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de via mano.
11 Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.
12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aŭ Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco.
13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj;
14 sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.
15 Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaŭ.
16 Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon-ĉar estas al li bone ĉe vi:
17 tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por ĉiam. Ankaŭ kun via sklavino agu tiel.
18 Tio ne ŝajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; ĉar duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en ĉio, kion vi faros.
19 Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via ŝafo.
20 Antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu ĝin ĉiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
21 sed se ĝi havos ian difekton, se ĝi estos lama aŭ blinda, aŭ se ĝi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne buĉu ĝin ofere al la Eternulo, via Dio.
22 Sed inter viaj pordegoj vi povas ĝin manĝi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.
23 Nur ĝian sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.
1 No fim de cada sete anos farás a remissão.
2 Este é o modo da remissão: todo o credor remitirá o que tem emprestado ao seu próximo; não o exigirá do seu próximo e do seu patrício; por se ter proclamada a remissão de Jeová.
3 Do estrangeiro poderás exigi-lo; porém tudo o que é teu que estiver no poder do teu patrício, remita-o a tua mão.
4 Contudo não haverá entre ti pobre algum (pois Jeová certamente te abençoará na terra que Jeová teu Deus te está dando por herança para a possuíres),
5 se somente ouvires diligentemente a voz de Jeová teu Deus, para cuidares de cumprir todo este mandamento que eu hoje te ordeno.
6 Porque Jeová teu Deus te abençoará, como te prometeu; emprestarás a muitas nações, mas não tomarás empréstimos; dominarás sobre muitas nações, porém elas não dominarão sobre ti.
7 Se no meio de ti houver um pobre, qualquer de teus irmãos, numa das tuas cidades na tua terra que Jeová teu Deus te está dando, não endurecerás o teu coração nem fecharás a mão ao teu irmão pobre;
8 mas certamente lhe abrirás a tua mão, e sem dúvida lhe emprestarás quanto baste para a sua necessidade naquilo que lhe falta.
9 Guarda-te que não haja um pensamento depravado no teu coração, nem digas: Está próximo o sétimo ano, o ano da remissão; de modo que o teu olho seja mau para com o teu irmão pobre, e não lhe dês nada; e ele clame contra ti a Jeová, e isso seja pecado da tua parte.
10 Sem falta lho darás, e não será triste o teu coração quando lho deres; pois por isso te abençoará Jeová teu Deus em todas as tuas obras, e em todas as coisas em que puseres a mão.
11 Pois nunca deixará de haver pobres na terra; portanto eu te ordeno, dizendo: Sem falta abrirás a mão para o teu irmão, para o teu necessitado e para o teu pobre, na tua terra.
12 Se te for vendido um teu irmão hebreu (ou hebréia), servir-te-á seis anos e no sétimo ano o deixarás ir livre.
13 Quando o deixares ir livre, não o deixarás ir vazio;
14 liberalmente o fornecerás do teu rebanho, da tua eira e do teu lagar; dar-lhe-ás, como Jeová teu Deus te houver abençoado.
15 Lembrar-te-ás de que foste escravo na terra do Egito, e de que Jeová teu Deus te remiu; portanto eu hoje te ordeno isso.
16 Se ele te disser: Não sairei de ti; porquanto te amo a ti e a tua casa, por estar bem contigo;
17 tomarás uma sovela, e furar-lhe-ás a orelha à porta, e ele ficará teu escravo para sempre. O mesmo farás à tua escrava.
18 Não te parecerá uma dureza quando o deixares ir livre; pois te serviu seis anos, o que vem a ser o dobro do salário dum mercenário; e Jeová teu Deus te abençoará em tudo quanto fizeres.
19 Consagrarás a Jeová teu Deus todos os primogênitos que nascerem do teu gado ou do teu rebanho; não trabalharás com o primogênito do teu boi, nem tosquiarás o primogênito do teu rebaho.
20 Comê-lo-ás, tu e a tua casa, diante de Jeová teu Deus ano após ano no lugar que Jeová escolher.
21 Porém, se o primogênito tiver algum defeito, como se for coxo ou cego, ou algum outro defeito ruim seja qual for, não o consagrarás a Jeová teu Deus.
22 Comê-lo-ás das tuas portas para dentro; o imundo e o limpo igualmente comerão dele, como da gazela, e como do veado.
23 Tão-somente não comerás o seu sangue; derramá-lo-ás sobre a terra como água.