1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ:Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

2 Kaj Jiftaĥ diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi?

4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne,

6 tiam ili diris al li:Diru:Ŝibolet; li diris:Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

7 Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.

8 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem.

9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj.

10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem.

11 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj.

12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

13 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.

14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj.

15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

1 Então se congregaram os homens de Efraim e passando até Zafom, disseram a Jefté: Porque passaste a pelejar contra os filhos de Amom, e não nos chamaste para irmos contigo? por isso queimaremos a fogo a tua casa contigo.

2 Respondeu-lhes Jefté: Eu e o meu povo tivemos uma grande contenda com os filhos de Amom; chamei-vos, porém não me livraveis da sua mão.

3 Quando vi que não me livrastes, arrisquei a vida, passei contra os filhos de Amom, e Jeová mos entregou nas mãos: porque subistes contra mim hoje, para me fazerdes guerra?

4 Assim reuniu Jefté todos os homens de Gileade, e pelejou contra Efraim, que foi ferido pelos de Gileade, porque este dissera: Sois fugitivos de Efraim, vós gileaditas, que morais no meio de Efraim e no meio de Manassés.

5 Os gileaditas apoderaram-se dos vaus do Jordão contra os efraimitas; quando algum dos fugitivos de Efraim dizia: Deixai-me passar, perguntavam-lhe os homens de Gileade: És tu efraimita? Se ele respondia: Não;

6 replicavam-lhe eles: Dize Cibolete. Se ele dizia Sibolete, não conseguindo pronunciar bem, pegavam dele, e o degolavam aos vaus do Jordão. De Efraim caíram naquele tempo quarenta e dois mil homens.

7 Jefté julgou a Israel seis anos. Morreu Jefté gileadita, e foi sepultado numa das cidades de Gileade.

8 Depois dele Ibsã de Betlém julgou Israel.

9 Tinha trinta filhos, e trinta filhas que casou fora, e de fora trouxe trinta mulheres para seus filhos. Julgou a Israel sete anos.

10 Morreu Ibsã, e foi sepultado em Betlém.

11 Sucedeu-lhe Elom, zebulonita, que julgou a Israel dez anos.

12 Morreu, e foi sepultado em Aijalom na terra de Zebulom.

13 Depois dele Abdom, filho de Hilel, piratonita, julgou a Israel.

14 Tinha quarenta filhos e trinta netos que montavam em setenta jumentos. Julgou a Israel oito anos.

15 Morreu Abdom, filho de Hilel, piratonita, e foi sepultado em Piratom, na terra de Efraim, na região montanhosa dos amalequitas.