1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.

2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.

3 Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi:Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon.

4 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran;

5 ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.

6 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.

7 Kaj li diris al mi:Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.

8 Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.

9 Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi.

10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.

11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.

12 Kaj Manoaĥ diris:Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?

13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ:Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu;

14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.

15 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.

16 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo.

17 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto.

18 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara.

19 Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis:

20 kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere.

21 Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo.

22 Kaj Manoaĥ diris al sia edzino:Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.

23 Sed lia edzino diris al li:Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis.

24 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.

25 Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

1 Os filhos de Israel tornaram a fazer o mal à vista de Jeová, que os entregou nas mãos dos filisteus por quarenta anos.

2 Havia um homem de Zorá, da família dos danitas cujo nome era Manoá; sua mulher era estéril, e não lhe dera filhos.

3 O anjo de Jeová apareceu à mulher, e disse-lhe: Eis que és estéril, e não tens tido filhos; mas conceberás e darás à luz um filho.

4 Agora toma cuidado, e não bebas vinho nem bebida que possa embriagar, e não comas coisa alguma imunda;

5 pois conceberás, e darás à luz um filho, por cuja cabeça não passará navalha: porque o menino será nazireu para com Deus: e ele começará a livrar a Israel da mão dos filisteus.

6 Entrou a mulher e disse a seu marido: Veio a mim um homem de Deus, cujo rosto era como o do anjo de Deus, em extremo terrível. Não lhe perguntei donde era, nem ele me disse o seu nome:

7 porém disse-me: Eis que conceberás, e darás à luz um filho. Agora não bebas vinho nem bebida que possa embriagar, e nem comas coisa alguma imunda, porque o menino será nazireu para com Deus desde o nascimento até o dia da sua morte.

8 Suplicou Manoá a Jeová, e disse: Peço-te, Senhor, que o homem de Deus, que enviaste, venha ter conosco outra vez e nos ensine o que devemos fazer ao menino que há de nascer.

9 Deus ouviu a voz de Manoá; e o anjo de Deus veio ter com a mulher outra vez, estando ela sentada no campo, porém não estava com ela seu marido Manoá.

10 Apressou-se a mulher e, correndo, deu notícia disso ao marido, e disse-lhe: Eis que me apareceu o homem que veio ter comigo outro dia.

11 Levantou-se Manoá, e seguiu a sua mulher e, tendo chegado ao homem, perguntou-lhe: És tu o que falaste a esta mulher? Ele respondeu: Eu sou.

12 Então disse Manoá: Quando, pois, se cumprirem as tuas palavras, como se há de criar o menino, e que fará ele?

13 Respondeu o anjo de Jeová a Manoá: Guarde-se a mulher de tudo quanto eu lhe disse.

14 De nenhum produto da vinha poderá ela comer, não beba vinho nem bebida que possa embriagar, e não coma coisa alguma imunda. Guarde tudo quanto lhe ordenei.

15 Manoá disse ao anjo de Jeová: Permite-nos deter-te, para que preparemos um cabrito.

16 Respondeu a Manoá o anjo de Jeová: Ainda que me detenhas, não comerei o teu pão; e, se preparares um holocausto, oferecê-lo-ás a Jeová. Pois Manoá não sabia que era o anjo de Jeová.

17 Manoá perguntou ao anjo de Jeová: Qual é o teu nome, para que, verificada que seja a tua palavra, te honremos?

18 Respondeu-lhe o anjo de Jeová: Porque perguntas pelo meu nome, visto que é admirável!

19 Tomou Manoá o cabrito com a oferta de cereais, e o ofereceu sobre a pedra a Jeová, que obra maravilhas. Manoá e sua mulher estavam observando.

20 Ao subir a chama de sobre o altar para o céu, subiu com ela o anjo de Jeová: o que vendo Manoá e sua mulher, caíram com o rosto em terra.

21 Porém o anjo de Jeová não tornou a aparecer a Manoá ou a sua mulher. Então soube Manoá que era o anjo de Jeová.

22 Manoá disse a sua mulher: Certamente morreremos, porque vimos a Deus.

23 Mas sua mulher lhe respondeu: Se Jeová nos quisera matar, não teria ele recebido das nossas mãos um holocausto e uma oferta de cereais, nem nos teria mostrado todas estas coisas, nem nos teria dito neste tempo tais coisas como estas.

24 A mulher deu à luz um filho, a quem pôs o nome de Sansão. O menino cresceu, e Jeová abençoou-o.

25 O espírito de Jeová começou a incitá-lo em Maané-Dã, entre Zorá e Estaol.