12 Mi skribas al vi, infanetoj, ĉar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.

13 Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron.

14 Mi skribis al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.

15 Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.