Publicidade

1 Reis 11

29 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo.30 Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn.31 Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn32 (sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael);33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

Publicidade

Veja também

Publicidade