10 Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte ploris.

11 Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon.

12 Dum ŝi longe preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon.

13 Ĥana parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria.

14 Kaj Eli diris al ŝi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.

15 Sed Ĥana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo.

16 Ne opiniu pri via sklavino, ke ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi parolis ĝis nun.

17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.

18 Kaj ŝi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja.

19 Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin.

20 Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar:De la Eternulo mi lin elpetis.