1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.

2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.

3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.