1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.

2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn.

3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.

4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.

5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris.

6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.

7 Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio.

8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio;

9 en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.

10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

11 Fidinda estas la diro:Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li;

12 se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;

13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.

14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.

15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.

16 Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,

17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,

18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.

19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.

21 Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro.

22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.

23 Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.

24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema,

25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

26 kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.