11 en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo;12 por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo;13 en kiu vi ankaŭ esperas, aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,14 kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.
Publicidade
Efésios 1
Publicidade
Veja também
Publicidade