13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.
14 Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,
15 en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
16 kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;