1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,

2 kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,

6 unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

7 Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.

9 (Ĉi tio do:Li supreniris-kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero?

10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)

11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj;

12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

13 ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;