13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.14 Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,15 kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;16 super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;18 per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,
Publicidade
Efésios 6
Publicidade
Veja também
Publicidade