1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.

2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),

3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;

6 ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

8 sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.

10 Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.

11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.

12 Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.

13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.

14 Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

15 kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;

16 super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.

17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

18 per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,

19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio,

20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.

21 Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,

22 kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

24 Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.