6 Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;

7 kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.

8 Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

9 Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.