Publicidade

João 1

45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.46 Kaj Natanael diris al li:Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!48 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!50 Jesuo respondis kaj diris al li:Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.51 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-