12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,
13 prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:
15 Ne timu, filino de Cion:jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.
16 Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
17 La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.
18 Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon.
19 La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.