16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;

17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.

18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.

19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos.

20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.

21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.

22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?

23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.

24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.

26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.