21 Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.

22 Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo,

23 por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.

24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon.

25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.

26 Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon;

27 kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo.

28 Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon,

29 kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.

30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

31 Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera.