44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

45 Estas skribite en la profetoj:Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.

47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.