Publicidade

Mateus 14

22 Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.23 Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.24 Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.26 Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.27 Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.28 Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.29 Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.30 Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?32 Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.33 Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-