Publicidade

Mateus 15

3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?4 Ĉar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,6 tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:8 Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-