13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?

14 Kaj ili diris:Laŭ iuj:Johano, la Baptisto; laŭ aliaj:Elija; kaj laŭ aliaj:Jeremia, aŭ unu el la profetoj.

15 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.