15 Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.

16 Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita.

17 Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

18 Vere mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.

19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.

20 Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.