Publicidade

Mateus 20

20 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton.21 Li diris al ŝi:Kion vi volas? Ŝi diris al li:Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.22 Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.23 Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-